Riismo kaj Ĝiismo | Keep It Simple Esperanto

Поделиться
HTML-код
  • Опубликовано: 15 окт 2024
  • Iu petis ke mi faru videon pri riismo, kaj mi ne scias sufiĉe pri la temo, sed mi scias ke ĝi estas polemika temo, do mi volas aŭskulti viajn pensojn kaj opiniojn.
    Mi ne volas ofendi nek ĉagreni iu ajn, kaj mi scias ke estas malsameco inter genro kaj sekso, sed mi uzis ilin interŝanĝeble en ĉi tiu filmeto. Mi klarigas kio estas riismo kaj ĝiismo, kaj diskutas kelkajn pensojn pri ili, sed mi volas vian opinion! Bonvolu esti respektema ĉar ni povas malkonsenti kaj respekti unu la alian al la sama tempo.
    #Esperanto #riismo #ĝiismo
    Ne forgesu ŝati la videon kaj aboni al Keep It Simple Esperanto se vi volas praktiki Esperanton kaj lerni Esperanton. Mi estas lernanto, mi ŝatas legi viajn komentojn kaj sugestojn, kaj mi pardonpetas pro la eraroj!
    Mi volas danki al tiuj, kiuj metis / tradukis subtekstojn - vi neniam komprenos kiom mi aprezas vian helpon!
    Se vi volas helpi, vi povas klaku sur la 'tri punktoj' sub la video (apud 'ŝati', 'malŝati', diskonigi ktp) kaj aldoni subtekstojn kaj tradukojn.
    Trovu min en Tvitero, Instagramo kaj Fejsbuko
    . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
    Ĉi tiuj estas Amazon-filiaj ligoj, mi gajnos malgrandan monon (sen kosto al vi!) se vi aĉetus ĉe Amazon post alklakado de ĉi tiuj ligoj. Dankon!
    Fotilo: Canon 80D amzn.to/3ci1srS
    Lensoj: Canon EF-S 24mm amzn.to/39d6dRt aŭ Tamron 16-300mm amzn.to/38f1FIZ
    Lumilo: 19 colo rond-lumilo amzn.to/3ae2Slo
    Mikrofonoj: Rode Smartlav + amzn.to/39nsXOI aŭ Rode VideoMic GO amzn.to/389EvUB
    Tripiedo: Joby GorillaPod 3k amzn.to/2PEzCwp
    Se mi filmas ekstere, mi uzas 'senvivan katon' (mi ne komprenas la nomon!): amzn.to/2PBwwsX aŭ amzn.to/3cpgrk3
    Muziko el www.epidemicso...

Комментарии • 129

  • @KeepItSimpleEsperanto
    @KeepItSimpleEsperanto  4 года назад +12

    Tiom da bonaj komentoj, dankon al ĉiuj! Vi pensas pri multaj aferoj kaj multaj vidpunktoj, kiujn mi neniam konsideris, dankegon!

  • @quranreader7616
    @quranreader7616 3 года назад +2

    nice vedeo

  • @bardhylselimi9807
    @bardhylselimi9807 Год назад +1

    Interesa remo, tre lerta instruistino, tre simptia same, salutojn el Albanio

  • @bonustado4559
    @bonustado4559 3 года назад +2

    tre interesa!

  • @Scivolemulo
    @Scivolemulo 3 года назад +6

    Mi ŝatas "ri" ĉar tiel la malnovaj tekstoj daŭre perfekte kompreniĝus 😁

  • @1277479
    @1277479 8 месяцев назад +1

    Mi ŝatas aŭskulti vian esperanton ĉar vi parolas malrapide kaj ĉi tion bezonas la komencanto en esperanto🌹🌹🌹

  • @sergiocaldas7153
    @sergiocaldas7153 11 месяцев назад +1

    Saluton el Brazilo!

  • @jamesvanderhoorn1117
    @jamesvanderhoorn1117 4 года назад +3

    Chu esperantistoj nuntempe vere uzas tiun proponitan prepozicion 'ri'?

    • @KeepItSimpleEsperanto
      @KeepItSimpleEsperanto  4 года назад +1

      Mi ofte vidas vi rete (speciale en Tvitero)

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 3 года назад

      Iuj faras, jes, sed precipe kiam ne klaras aú gravas la sekso. Tre ofte oni jes scias la sekson, kaj en tiuj kazoj la forto de la kutimo igas onin diri "li" aú "ŝi"

  • @jaime9927
    @jaime9927 3 года назад +2

    Haha mi estis konfuza la unuafoje mi auxskultis iun nomigxas iun alian "gxi". Sed nun mi komprenas!

  • @andriah.s.1846
    @andriah.s.1846 4 года назад +12

    Mi pensas ke estas ĝentile konsideri la sentojn de aliaj homoj se ili ne konsideras sin alia gendro. Sed mi ankaŭ pensas ke neniu uzus ĝi kun malbondeziroj. Esperanto havas la avantaĝon esti fleksibla, kaj adopti la kulturojn de la lingvoj en kiuj ĝi baziĝas, do mi pensas ke ''ri'' estas tre akceptebla alternativo se oni volas esti respektema pri aliaj. Sed mi ne sciias, pri aliaj ligvoj, se oni povas doni ion similan, kaj eble tio ne funkcius tiel bone kiel en Esperanto :c

  • @beares6281
    @beares6281 4 года назад +5

    Saluton Beky,
    en pli ĝenerala diskurso, mi pensas, ke ni bezonus neŭtralan pronomon por indiki homon sen malkaŝi aŭ emfazi seksan identecon, por egaleco kaj privateco. Zorgemaj svedoj jam kreis la neologismon "hen" por indiki seksneŭtralan pronomon. Laŭ mi, ni faru ĝin en ĉiu lingvo. Kvankam mi kredas, ke Esperanto devas resti simpla lingvo kun malmultaj vortoj, uzi novan pronomon por montri respekton al ĉiuj, estus necesa aldono. Prizorgu vin kaj dankon pro viaj bonegaj filmetoj!

    • @KeepItSimpleEsperanto
      @KeepItSimpleEsperanto  4 года назад +1

      Saĝajn vortojn, dankon Bea!

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 4 года назад +1

      Kiom mi scias, la svedoj ne kreis "hen". Ili simple transprenis "hän" el la finna

    • @amemabastet9055
      @amemabastet9055 4 года назад +1

      Jes, en Svedio kelkaj komencis uzi "hen" por ambaŭ seksoj, sed fakte la vorto "den" (ĝi) jam estis tia vorto. Ni ankaŭ uzas pasivan lingvon por ĝeneraligi. Mi mem ne uzas "hen" ĉar tio sentas strange. Mi uzas la jam funkciantan "tiu" aŭ "oni", kio plej ofte gramatike estas la korekta solvo.
      Kelkaj opinias ke ni bezonas amasojn da novaj vortoj por ĉiu specifa nenorma indenteco, kaj ke tio temas pri respekto. Tamen, tiu grupo estas ege laŭtvoĉa kvankam malgranda. Nenormeco fariĝis la nova normo. Sed tiaj pop-kulturaj ŝanĝiĝoj haste kreskas kaj haste foriras kiam okazas aliaj novaĵoj.
      La suba kaŭzo de la bezono de novaj pronomoj, mi pensas, estas ke la kulturo ŝanĝiĝis. Antaŭ nelonge, estis neeble en Svedio alparoli iun uzante "vi". Ni uzis la personan nomon, aŭ titolo+familia nomo. Nur ekde la 60-aj jaroj ni ĉie uzas la singularan vi ("du"). Nuntempe multaj junuloj volas esti respektemaj kaj uzas la pluralan vi ("ni") al unuopuloj, nesciante ke tia uzo estis ofenda antaŭ 50 jaroj.
      La nuna diskuto pri seksaj rajtoj kaj sekve lingvaj rajtoj, estas troa laŭ mi. Ĉar sekso kaj individua sperto de sekso estas individua afero (ne socia), estas malrespekte postuli ke tiaj individuaj aferoj fariĝu oficialaj reguloj. Ni ne bezonas novajn vortojn kie jam ekzistas malnovaj solvoj. Lingvo estas komunikilo, sed ĝi ankaŭ estas historio kaj komuna memoro. Se la lingvo estas ŝanĝata de la ŝtato por forigi historiajn ecojn, ni perdas ion. Se ni disigas la lingvon, ni disigas la kulturon. Daŭra parolo pri kio disigas nin, simple disigas nin, ne kreas komunumon.

  • @herbertschmerbert
    @herbertschmerbert 3 года назад +2

    Shakespeare already used singular they ...

  • @ExploringEsperanto
    @ExploringEsperanto 4 года назад +12

    Eble mi ne pripensas ĉiun eblan gramatikan situacion, sed kial ne simple uzu "tiu" kaj "ties" anstataŭ "ri" kaj "ria" aŭ "ĝi" kaj "ĝia"?
    Kiam "tiu" aŭ "ties" ne estus bona elekto kiam vi priparolas homon?
    Tiu kaj mi iris al la vendejo.
    Ĉu vi vidas la pomojn? La mia estas verda kaj ties estas ruĝa.

    • @kiumangismiankukon6685
      @kiumangismiankukon6685 4 года назад +2

      Ĉar oni ne povus fanfaroni pri onia virto ;)

    • @artiomboyko
      @artiomboyko 4 года назад

      @Sınıf Öğretmeni kio je fek', mdr. "Tiu" signifas ja homon, ne aferon

  • @ValdirSopelsa
    @ValdirSopelsa 2 месяца назад

    Oi linda, entendo perfeitamente você falando em Esperanto.

  • @carlospesqueraalonso4988
    @carlospesqueraalonso4988 4 года назад +10

    Mi uzas "ĝi" kiel baza pronomo. Tio temas kaj pri mia konsidero ke la genra identeco ne gravu (la konsidero de ĉiu pri la propra identeco gravu a la persono mem, sed ne al alia, en la senso ke sendepende de la genro ideale ni taksu la homojn egale) kaj pri la akcepto ke ni estas objektoj same kiel ŝtonoj aŭ hundoj. Pluraj inkludas en tiu diferenco al hejmaj bestoj, sed la plejparto ne volas konsideri sin materian. Ni ĝenerale iel volas kredi ke ni estas iom pli ol la aĵoj (inter kiuj la plejparto de la homoj inkludas bestojn, plantojn, bakteriojn, virusojn...), sed tia vivkompreno neigas la fakton ke ni sekvas la samajn regulojn de la fiziko kaj donas, eĉ se oni ne konscie kredas je "animoj", iuj esenco de supereco kaj spirita iluzio pri nia materiala ekzisto. Resume, ĉio estas ĝi, ĉar eĉ ni, kiel ĉio, havas la samajn elekteblojn malgraŭ la konscia sento per kiu ni mensogemas al ni mem.

  • @branco5005
    @branco5005 3 года назад +1

    Bonan nokton! Kiel vi lernis Esperanton en kiu apliko?

  • @Poliglossa
    @Poliglossa 4 года назад +2

    Interesting topic ! Esse tema é bastante relevante para os falantes de línguas que possuem um pronome neutro ( It - Inglês|| es- in German...) , Pois como você falou, usar um pronome neutro( It,es) para pessoas pode soar rude.
    Eu falo português que, assim como as outras línguas latinas , não tem um pronome neutro . Logo ,uma pessoa falante de línguas latinas talvez não tivesse pensando assim , pois usamos o pronome ( ele ||ela) pra coisas , pessoas,objetos ,animais etc.
    Talvez o uso o riismo seja mais um reflexo trazido pelos falantes de línguas onde já exista o uso do pronome neutro ( It...).

  • @joseleitejr
    @joseleitejr 3 года назад +1

    Laŭdinda klarigo pri aktuala temo, kompreneble ne imagebla por Zamenhof.

  • @spreto4308
    @spreto4308 4 года назад +3

    .
    'Ci' singularo de vi
    'Bi' singularo de ili
    .
    'Bi' dolĉa sone aperus kiel nova ĝentilec/respekta pronomo.
    .
    ('ri' estas kvazaŭ neprononcebla por kvazaŭ duono de la homaro)
    .

    •  Год назад

      Bonan ideon. Mi pensis pri "gi" kaj "zi" ( gi ( li ŝi zi) / ĝi ) sed pronomo "bi" taŭgas ankaŭ.

  • @spreto4308
    @spreto4308 4 года назад +1

    .
    Se ne videblas/aŭdeblas/konatiĝas la subjekto, poviĝas paroli pri la ul, la voĉ, la ombr, la person, la individu, la hom, la siluet, ktp...Ĉiuj radikoj estas ĉiam sen'genraj.
    Oni ne bezonas 'ri' entute en Esperanto (=danĝera stigmatizigo)
    Pli utile estus krei ĝentilecan kaj dolĉan 'Bi' por anstataŭi 'Vi' kaj konservi kompreneble 'vi' kiel pluralo de 'ci'
    .
    .

  • @nodistractions270
    @nodistractions270 4 года назад +6

    Laŭ mi genra indenteco ne ŝanĝu la pronomon. Sed se vi vere ne identiĝi kiel viro aŭ virino mi povas uzi "ĝi" pronomon aŭ vian nomon. Mi pensas ke tio sufiĉas.

  • @MrMirville
    @MrMirville Год назад +1

    Zamenhofo estis pli inspirata de la Germana kiam li elpensis la pronoman uzadon de sia estonta lingvo. En la Germana la neŭtra pronomo "es" ne estas tiom malĝentila kiel la "it" de la angla. En la angla "it" ne estas tiom neŭtra, seksa sence, kiom senanima. En la Germana "es" ofte povas esti animhava, por nomi ekzemple fraŭlinon, kaj "sie" (ŝi) senanima. Ekzemple sie povas nomi urbon, kuirejon, seĝon, ktp.

  • @rerothijssen7058
    @rerothijssen7058 3 года назад +1

    Mi pensas Esperanto devus havi unu pronomon por ĉioj generoj kiel la kurda. ĝi faros Esperanto pli facila ĉar ĝi havos pli malmulta vortoj memorigi. Ni ne bezonas generojn ĉiokaze.

  • @Juliabis
    @Juliabis 4 года назад +3

    "ri" kaj "gxi" povus esti sinonimaj; la problemo ne estus Esperanto, sed esperantistoj, kiuj komprenus diversajn aferojn laŭ la strukturo de sia gepatra lingvo.
    Unu afero pli komplika estas la regulo, ke preskaŭ ĉiuj vortoj sen modifiloj estas viraj ... Sen modifiloj ili devas esti neŭtralaj; kaj modifiloj estus uzataj nur kiam bezono devas esti klarigita.
    Sed tio alportus problemojn inter tradiciistoj kaj novigantoj ... Ĉar la problemo estas homa naturo :-D
    Bona ideo por montri la temon!

  • @tumitaa_konsole
    @tumitaa_konsole 3 года назад +3

    La jena fakto ke riismo aŭ ĝiismo ne estas oficiala ankoraŭ estas tiu, kiu lernigis aliajn helplingvojn kiel Ido aŭ Pandunia…
    (The very fact that riismo or ĝiismo isn't official yet is what made me learn other auxlangs such as Ido or Pandunia…)

  • @metiusabt2581
    @metiusabt2581 4 года назад +3

    Mi konsentas kun vi pri la uzado de gxi en Esperanto, tiun opinion ankaux Zamenhof subtenis, sed ne estas hravas uzi ri, se tiu estos la defalta.

  • @alhakim5992
    @alhakim5992 4 года назад +1

    Mi sxatas vian videon

  • @vincentalessi1307
    @vincentalessi1307 3 года назад +4

    Mi ŝatas usi "Ri." Esperanto estas "conlang" do nova vorto estas konvena.

    •  Год назад

      Mi preferas diri "gi".

  • @dieterrooke
    @dieterrooke 4 года назад +3

    En progresemaj gazetoj en svislando oni uzas steleton/asteriskon por indiki chies seksan identighon . En malpli progresemaj gazetoj la autoroj enshovas sufiksojn " in" ..inoj . Ambau variantoj estas ne elparoleblaj

  • @martjanamoon1785
    @martjanamoon1785 2 года назад +6

    Mi lernis pri Riismo antaux kelkaj semajnoj, kaj mi estis tre felicxa pri la pronomo "ri".
    En mia propra lingvo la germana ni ne havas neuxtralan pronomon escepte de "es" (en la angla "it", en Esperanto "gxi") kaj gxi havas simila signifo kiel la anglan "it". Oni ne uzas "es" por priskribi una homon, sed vi ne havas alian neuxtralan vorton por gxi. Estas tre malfacila paroli pri homon vi ne scias la sekson aux genron, aux se la homo ne havas binara genro.
    Mi ne havas binara genro, kaj mi ne estas felicxa kun la pronomoj "li" kaj "sxi" por mi. Mi kredas ke estas tre grava havi tiu cxi konversacio, cxar ni povas inkluzivi cxiuj. Mi kredas ke Esperanto povas fari kio multaj aliaj lingvoj ne povas: Inkluzivi cxiuj. Mi estas afekta uzi binaran pronomon en la germana, sed Esperanto helpas esprimi min kiel mi estas.
    I am not sure if that was understandable, so I´ll translate it to English to be sure :D
    I've learnded about "Riismo" a few weeks ago, and I am really happy about the pronoun "ri".
    In my own language German we do not have a neutral pronoun except for "es" (in English "it", in Esperanto "gxi") and it has a simular meaning like the english "it". One doesn't use "es" to describe one human, and we do not have another neutral word for it. It is very difficult to talk about a human you do not know the sex or gender of, or in case the human does not have a binary gender.
    I do not have a binary gender (i am non-binary), and I am not happy with the pronouns "li" (or he) and "sxi" (or she) for myself. I believe it is very important to have this conversation, because we can include everyone. I believe Esperanto can do what many other languages can't: Include everyone. I am forced to use binary pronouns in German, but Esperanto is helping me express myself like I am.

    • @MrMirville
      @MrMirville Год назад +1

      Mi pli inklinus dekreti ke, prioritate, la pronomo "li" signifus denune la personon de ĝenro neŭtra aŭ neprizorgata, kaj malina nur akcidente. Tiu estis jam la opinio de Z : laŭ li, la ĝenro sen -ina jee estas tiom neŭtra kiel malina. Normale, diri "poeta" taugas por negraveco seksa tiom bone kiel por viroj. "Li" devus sekvi la saman principon. Pli bone estus enkonduki hi por fari paron kun ŝi.

  • @andrej1953
    @andrej1953 4 года назад +11

    Laŭ mi, ĝiismo sufiĉas. Tio estas la propreco de Esperanto. Kiam mi lernis la anglan, mi miris pri kiel ĝi uzas la pronomon "you". La sama vorto por infano kaj por estimata instruisto. Kiel malrespekta parolado! Kaj tamen mi alkutimiĝis al ĝi.

    • @KeepItSimpleEsperanto
      @KeepItSimpleEsperanto  4 года назад +3

      Haha mi neniam pensis pri tio!

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 2 года назад +1

      Pli ĝenas ke oni uzas la saman vorton por pluralo kaj singulara, kaj plendoj pri tio atingis Zamenhofon jam en 1888. Tial Zamenhof kontraú sia propra emo enkondukis "ci" por la singulara ...... post kio Franc- kaj German-lingvaj esp-istoj agis kvazaú ci/vi egalis ekzakte al tu/vous kaj du/Sie...

    • @andrej1953
      @andrej1953 2 года назад +1

      @@ronaldonmg Kiam mi parolas kun iu (iuj), ni ambaŭ scias kiom da parolantoj ĉeestas. Do, ni povas uzi "vi" por singularo kaj por pluralo. Konfozo ne povos aperi.

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 2 года назад +1

      @@andrej1953 Konfuzo jes povas aperi, ekzemple se oni diskutas en retpoŝtgrupo.

    • @andrej1953
      @andrej1953 2 года назад +1

      @@ronaldonmg 👍

  • @amemabastet9055
    @amemabastet9055 4 года назад +6

    Mi ne scias ĉu la temo iam estos solvebla, ĉar ne ĉiu lingvo kaj kulturo traktas la aferon same. Kiu kulturo ni kopiu? Neniun, laŭ mi. Se ni bezonas solvon, ni kreu Esperantan solvon.
    Mi opinias ke estas malbona paŝo por esperantistoj inventi politike korektajn vortojn nur por plaĉi al ekstremuloj ene aŭ ekstere de la movado. Kvankam mi estas denaska, mi neniam alkutimiĝis al uzi 'ri' kaj la aliaj novismoj. Fojfoje mi deziras paralelan sufikson kiel '-in-', sed ofte oni povas solvi tion per uzo de neŭtralaj radikoj kiel "homo" aŭ per uzo de la jam ekzistanta "ge-" kiu estas inkluziviga. Plej ofte eblas uzi "tiu" ktp por personoj.
    Ĝenerale mi pensas ke, se oni aldonu iun virecan sufikson por bilanci la inan, ĝi devas fonetike esti distingebla kompare al '-in-'. Do, neniu proksima konsonanto kiu estas intermiksebla kun "n", kaj ni nepre uzu alian vokalon ol 'i'.
    Sed antaŭ diskuti novismojn, indas bone kaj profunde lerni Esperanton. Venis la nova PoMEGo de Bertilo Wennergren. (Ĝi ne kostas multe konsiderinte la enhavon. Eĉ pli malmulte se oni mendas antaŭ ol la 5an de Oktobro.)
    Krome, mi notas ke la diskutoj ŝanĝi Esperanton, pli ofte okazas inter novuloj ol inter delongaj uzantoj. Eble tio dependas de lingva nivelo. Tiuj kiuj bone konas Esperanton scias kiel trakti ĝin por eviti la plej oftajn komencantajn problemojn.

    • @KeepItSimpleEsperanto
      @KeepItSimpleEsperanto  4 года назад +1

      Dankon pro via bona respondo!

    • @falkido1
      @falkido1 4 года назад +4

      Interesa eksposicio pri la afero. Mi kredas ke nian lingvon estas suficxe bona por esprimi niaj pensoj, sen aldoni aliajxoj. Dankon.

    • @spreto4308
      @spreto4308 4 года назад +1

      .
      Neŭtrala, tiu lingvo'temo estas simple solvebla.
      .

    • @spreto4308
      @spreto4308 4 года назад

      .
      Anstataŭ 'vi', mi proponos 'bi' kiel alt'ĝentileca pronomo.
      .
      Anstataŭ 'ri', mi proponos 'ul' singulara de 'ili', kaj poviĝus rekte uzi kompreneble la radik'vorto/nomo/substantivo por dirata persono: (la desegnist, la skribist, la verkist.. laboris prefere dum la nokto ĉiutage tial finfine ul estis esprime konata sed ne videbla!)
      .

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 2 года назад

      Amema Bastet, tiu estas "argumentum ad temperantiam". Ni ne kreas vortojn por plaĉi al ekstremistoj. Persona pronomo por la tria persono singulara estas tute normala fenomeno, trovata en dekoj da lingvoj. Ke iuj homoj biologie(!) estas nek tute iĉa nek tute ina estas fakto. Sindromoj de Turner, Klinefelter, Swyer kaj androgen-nefunkcio ekzistas. Murdi ilin aú devigi ilin (aú la gepatrojn) elekti sekson kaj fari nenecesajn operaciojn... tio estus ekstremisma.

  • @MecenasSampaio
    @MecenasSampaio 4 года назад +6

    Laŭ mi la pronomo ri ne estas necesa. Ĝi jam sufiĉas, tiuj kiuj uzas ri pensas per angla maniero kaj anstataŭigas ĝi por It. Ĝi tute ne estas malĝentila vorto.

  • @vidamuzo
    @vidamuzo 4 года назад +4

    Oni povas uzi "ĝi" tiel por skatolo, kiel por kato (morta aŭ viva), kiel por infano, kaj eĉ por homo plenkreska, se oni kapablas forlasi tradiciajn antaŭjuĝojn pri objektigo. Estas nekredeble, ke Zamenhof ŝajne estis malpli tradicia siaepoke, ol iuj estas en la 21-a jarcento. La tuta afero pri la malakcepto de "ĝi" estas la malnova tradicia kredo, ke "ĝi" objektigas homojn, kvazaŭ homo estus ia sankta netuŝebla unika estaĵo, kiu ekzistas aparte de ĉio cetera en la universo. Kaj se la alia argumento estas ke "ĝi" povus krei konfuzon en la komunikado, oni esprimu sin pli klare (tio ja eblas kaj funkcias en la praktiko).
    Por iuj "ri" necesas kaj solvas problemon, por aliaj la problemo estas "ri". Mi pensas ke "ri" ne estas problemo nek solvas problemon. Ĝi simple estas konvena por iuj kaj malkonvena por aliaj. Sed flanke de tiaj imagaj problemoj, jen reala fakto: estas pli facile elparole konfuzi "ri" kun "li", ol konfuzi "ĝi" kun "li". Miaopinie, estas pli grave kontraŭbatali realan problemon en la ĉiutaga vivo (seksismo, rasismo, ktp.), ol imagan lingvan problemon pro antaŭjuĝo. Sed finfine ne gravas ĉu la plimulto uzos "ri", "ĝi" aŭ ion ajn alian. Gravas ke ni ne ĉesu kontraŭstari la aĉ-ismojn en nia vivo, kaj tio ne okazas per ekuzado de iu magia pronomo en ajna lingvo.
    Mi ne havas problemon alparoli iun per "ri", se ri tion deziras. Sed mi faros tion pro persona respekto, ne ĉar mi pensas ke tio solvas ion. Mi estas preta ŝanĝi mian opinion, se novaj faktoj konvinkos min pri tio.
    Fine, ne ekzistas "genra ideologio". Tiu esprimo estas inventaĵo, ĉefe de la religia dekstro, por etikedi kaj ataki tion, kion ili malamas: la diversecon de homaj seksrilatoj. Ekzistas multaj diversaj ideoj pri sekso, genro, seksaj preferoj, seksa idento, seksaj praktikoj, ktp., sed ili neniel formas ian unuecan homgrupon, krom en la seks-obsedita kapo de malamanto de seksa diverseco.

    • @VanegeEsperanto
      @VanegeEsperanto 4 года назад +2

      Ne, la ĉefa afero pri la malakcepto de "ĝi" estas ke ĝi igas la lingvon malklara.

    • @vidamuzo
      @vidamuzo 4 года назад +1

      @@VanegeEsperanto Ankaŭ mi kredis tion, antaŭ ol mi vidis la uzadon de "ĝi" en la praktiko, kaj tio konvinkis min, ke tiu ideo pri malklarigo estas malĝusta aŭ troigita. Se tiu argumento estus vera, lingvoj kun ununura tia pronomo kreus komunikproblemojn, kaj tio ne okazas. Zamenhof nur mencias la antaŭjuĝon, ke "ĝi" estas objektiga. Li certe ankaŭ mencius pri malklarigo de la lingvo pro "ĝi", se tiu problemo vere ekzistus.

    • @alexisoterocastellon1248
      @alexisoterocastellon1248 2 года назад +2

      Plej stulta kaj tempoperdiga diskuto. Bedaůrinde oni celas miksi ankaů E-on en l' agendon 2030. Veršajne oni entute forgesis jam la čiam bonvenindan "principo pri sufičo kaj neceso" čeesta en čiuspecaj E-o lego kaj lernolibroj. Mi entute fajfas pri tia diskuto pro la simpla kialo ke, alparolante iun rekte (sendepende ču antaů mi staras kamerao, HOMO aů kamelo) oni nepre uzas la duan personon de singularo, t.e. "Vi..." kaj fino de la kverelo.
      Tute alia temo estas fakte ču HOMO opinias sin kafotazo, monto aů krokodilo laů la cirkonstancoj. Sed evidente tiu demando absolute ne respondeblas aů solveblas flanke de lingvistoj kaj des malpli de politikistoj (kiuj igas l' aferon multe pli komplika ol ği ja fakte estas)... sed de psikiatroj aů psikologoj.

  • @laverdalamo4867
    @laverdalamo4867 4 года назад +7

    Saluton , mi uzas ĝi , mi pensas ke ĝi estas sufiĉas! 👍

  •  2 месяца назад

    En la sveda la infano havas neŭtran artikolon, en la germana oni parolas pri la infano kiel das Kind, kaj la pola lingvo ne havas neŭtralan artikolon sed tian finaĵon kaj do diras dziecko (djecko). Do min ne disturbas ke oni parolas pri la infano kiel ĝi. Kaj se do homo ne volas aparteni al iu specifa speco ori povas diri ĝi. En la angla vi povas diri you al unu aŭ pluraj personoj, kial oni tiam ne povus diri they al unu persono kaj they all se oni preferus :-) Reĝo povas diri "ni" pri si mem, kvanam li ne estas pluraj. Cetere pronomoj estas multe pli produktiva vortklaso ol oni ĝenerale kredas en hendeŭropaj lingvoj, kiel mi lastatempe komprenis.

  • @ronaldonmg
    @ronaldonmg 4 года назад +3

    Tuj kiam mi eklernis pri la finaĵo -ino, mi demandis al mia instruisto "ĉu ekzistas finaĵo indikanta masklecon?".
    Se li ne estus agnoskinta ke ekzistis ne-oficiala vorto "iĉo", mi verŝajne ne estus esperantisto nun (...). Pri "ri/ŝli" mi aúdis maljam jarojn poste. Deĵorinte je informbudoj pri Esperanto, mi povas diri ke la sentata "seksismo" estas la plej ofte menciita kialo por kiuj homoj kiuj scias pri Esperanto kaj subtenas la internan ideon tamen ne lernis la lingvon.
    Ŝajne iuj homoj ne konscias ke Esperanto estas tiom sukcesa ekzakte ĉar Zamenhof permesis al ordinaraj lingvo-uzantoj enkonduki novajn vortojn kiam necesas aú utilas.
    Homoj kiuj volas pridiskuti novajn vortojn bonvenas je groups.io/g/neologismoj/

    • @artiomboyko
      @artiomboyko 4 года назад +1

      Kio estas "maljam"? Tia vorto ja ne ekzistas ._. Vi verŝajne volis diri "post kelkaj jaroj"

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 4 года назад +1

      @@artiomboyko La vorto ne ekzistas en la angla kaj la franca, sed jes en la nederlanda ("pas") , germana ("erst") kaj iuj balkanaj lingvoj. Kie "jam" indikas "(mal)bonŝance pli frue ol oni pensus/volus" , maljam indikas "(mal)bonŝance pli malfrue ol oni pensus/volus.

    • @artiomboyko
      @artiomboyko 4 года назад +1

      @@ronaldonmg sed tio ja estas nek la Nederlanda nek la Germana ._. Esperanto estas alia lingvo...
      _Jam okazis_ estas malo de _ankoraŭ ne okazis_ , kaj ne estas aliaj signifoj

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 4 года назад +1

      @@artiomboyko "estas alia lingvo", kaj do? Se vi volas ke Esperanto ne havu vortojn por kiu iuj lingvoj ne havas ekvivalenton vi estas njuúspikisto.
      Kaj jes ekzistas alia signifo de jam. "mi ne alvenos sekvontsemajne sed jam morgaú". Do samlogike "mi ne alvenos morgaú sed maljam sekvontmatene".

    • @artiomboyko
      @artiomboyko 4 года назад +2

      @@ronaldonmg En Esperanto mem ne estas tia vorto, tio ne estas "mia deziro, ĉar en aliaj lingvoj ne estas tia vorto". Esperanto bonege vivas sen "maljam", kaj neniu krom germanoj kaj nederlandanoj vin komprenos. Se oni uzas vortojn, kiuj ne estas en vortaroj, kompreneble tiuj ne estos komprenataj.

  • @renatocorsetti
    @renatocorsetti 4 года назад +3

    mi uzas 'ĝi'.

  • @erickmacias5153
    @erickmacias5153 4 года назад +3

    Mi kredas ke ni devus forigi la pronomojn "Li" kaj "Ŝi", kaj anstataŭ uzi nur "Oni" pronomon, se vi volas diri kiun estas la genro de la persono vi povus diri "Vira oni", aŭ "Virina oni"

    • @amemabastet9055
      @amemabastet9055 4 года назад +1

      @G Mrazín Prave. Mi ne ŝatas la ideon ke politika malplimulto kreu novismojn. Mi ofte sentas ke la postuloj ŝanĝi la lingvojn temas multe pli pri klopodoj de eta grupo kapti potencon kaj aŭtoritatecon por dikti, ne nepre por solvi ion. Niaj pensoj formigas la lingvon, sed la lingvo ankaŭ formigas niajn pensojn. Tiuj kiuj volas krei novajn vortojn, faru! Ĉiu socia subgrupo jam havas proprajn terminojn. Sed pronomoj estas ege baza strukturo de iu lingvo. Tio evoluiĝas pro ĉiutaga uzo. Se sufiĉe da uzantoj bezonas la neologismon, ĝi fariĝas nova regulo.

  • @DrJade
    @DrJade 3 года назад +1

    Mi pensas ke "ĝi" estas bona, do ne necesa nova vorto. Sed mi ne estas anglan daniskiĝi, mi parolas la portugala lignvo kaj ni ne havas simila vorto kiel "ĝi", do, mi ne komprenas se "ĝi" estus malbone por paroli kun homoj.

  • @paulstudier5706
    @paulstudier5706 4 года назад +6

    Laŭ PIV 2020 sub "ĝi" ĉe vortaro.net, "★ĝi. Pron., uzata por referenci aŭ al senseksa realaĵo aŭ al estaĵo, kies sekson oni ne bezonas precizigi: la tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra Z; la infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi Z.". Laŭ mia opinio, ĝi sufiĉas.

  •  4 года назад +7

    Krom tio ke “ĝi” sufiĉas, tiu "ri" ne estas en la 16 bazaj reguloj kaj nek en la fundamentoj de la lingvo. Tiu provo enkonduki novan kaj nenecesan pronomon estus granda reformo en la lingvo, se ni ofte reformus ĝin, ni perdos ĝian koherecon kaj facilecon. Iuj ankaŭ volas forigi ĉiujn ĉapelitajn literojn de la lingvo, aliaj volas forigi la akuzativon... Ĉu ni ankaŭ akceptos tiajn proponitajn reformon? Reformoj povas simple malpravigi kaj malaperigi la lingvon!

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 4 года назад +2

      Ci rezonas njuúspikisme ĉi tie. Apenaú iu en la mondo limigas sin al la vortaro de sia lingvo kia ĝi estis en la 19-a jarcento. Neniu proponas reformon pli profundan ol riismo. Reformoj indas se ili igas la lingvon pli uzebla, pli klara aú pli akceptebla far la uzuntoj. Ni ne proponas lingvon al senlingva popolo. Ni proponas lingvon por internacia uzo, ĉar ĝi estas pli facile lernebla ol la konkurencaj lingvoj.

  • @artiomboyko
    @artiomboyko 4 года назад +1

    Laŭ mia scio oni uzas "li" por homoj, kies sekso estas nesciata
    Ankaŭ, mi pensas, ke se ni aldonu pronomojn por nekonatseksuloj kaj por neduumseksuloj, tiuj pronomoj devas esti diversaj, ekz. ri por la nekonata sekso kaj pi por la neduuma. Ĉar alie okazos ja samo, kiel nun pri "li", sed ne viroj estos "defaŭltoj", sed viripoj(?).
    Mi ne sciis ke "ĝi" vere eblas por homoj, kies sekso estas nekonata, kaj se tio estas vero, tio tute sufiĉas laŭ mi. Se mi komprenas, kio ne plaĉas pri "li" kiel pronomo de nekonata sekso, mi ne komprenas, kio malbonus pri "ĝi". Ankaŭ por mi strangas ekzistado de la neduumuloj, sed tio estas ilia afero kaj ilia decido, se ili TIEL volas, ili bonvolu nomi sin kiel ili volas.

  • @pietrovonherts
    @pietrovonherts 4 года назад +10

    Riismo kaj iĉismo estas tute senutilaj, oni jam scias ke la lingvo estas tute neŭtrala kaj se oni volas neŭtralan pronomon ĉiuj ni povas uzi la pronomon ĝi. ;-)

    • @pietrovonherts
      @pietrovonherts 4 года назад +1

      @@noelsimonet2436 mi preferas uzi la promonojn brip kaj ript, ili estas multe pli logikaj. :-D

    • @pietrovonherts
      @pietrovonherts 4 года назад +1

      @@noelsimonet2436 vi pravegas...

  • @alawyer1614
    @alawyer1614 4 года назад +10

    Laŭ mi, "ri" estas utila vorto. "Ĝi" kaj "tiu" povas esti aŭ vivaĵo aŭ nevivaĵo. Pronomo sole por vivaĵo kiu ne implicas sekso estas utila. Tradice oni uzis "li", sed tiu implicas iĉan sekson, kaj nova pli preciza vorto estas bona.
    (Mi ne estas tiel certa pri la vorto "genro" por sociasekso; tio estas tria signifo por la vorto, kaŭze de la angla vorto "gender". Sed tio estas alia diskuto)

  • @VanegeEsperanto
    @VanegeEsperanto 4 года назад +7

    Multaj homoj kredas ke "ĝi" sufiĉas por homoj kiuj ne estas "li" aŭ "ŝi", sed en praktiko tio estas maloportuna, ĉar "ĝi" povas esti konfuzita kun ĉio alia menciita en frazo. Rezulte, tiu solvo tre malofte estas uzata. Ĝi ankaŭ estas malegala, ĉar homoj kiuj uzas "li" aŭ "ŝi" tiam rajtas ne esti konfuzeblaj kun aĵoj. La plej oportuna solvo estas pronomo kiu estas uzebla por ĉiuj, kiuj estas vivaj, kiel "ri".

    • @kiumangismiankukon6685
      @kiumangismiankukon6685 4 года назад +5

      Ĉiu homo estas nur "li" aŭ "ŝi". Transgenrismo kaj "neduuismo" estas kulturaj modoj kiuj malpopulariĝos laŭ la tempopaso. Antaŭ dudek jaroj, en la okcidenta mondo, la "goth" kaj "emo" fasonoj estis ĉie. Nun, ili malaperis. Malantaŭ dudek jaroj, transgenrismo kaj neduuismo malaperos kaj aliaj modoj estos popularaj. En tempo, "ri" rigardos kiel la lingva ekvivalento de malbela 1970a hararanĝo ĉar la modo de la anglaparola mondo estas pelanta la uzadon de tiu vorto! "La plej oportuna solvo" estas uzi la nomojn de homoj, aŭ substantivojn kiel "geedzo" kie ebla.

    • @VanegeEsperanto
      @VanegeEsperanto 4 года назад +4

      @@kiumangismiankukon6685 Kial vi tiom zorgas pri genroj? "ri" jam estas utila pro la fakto ke oni bezonas mencii ke oni parolas pri homo, sen mencii genron.

    • @kiumangismiankukon6685
      @kiumangismiankukon6685 4 года назад +4

      @@VanegeEsperanto La puŝo por uzi "ri" ne estas por kialoj de utileco, sed tute pri la genro-identeca fasono en la okcidenta mondo. Pro tio adoleskoj kaj junaj plenkreskuloj ĉefe uzas la vorton. Kiel mi diris, se oni volas esti intence svaga pri genro (ial), kial ne uzas nomojn de homoj kaj substantivojn? Ili atingas la saman celon sen teksas la sensencaĵan kaj kontraŭdiran ideologion de genro-identeco en la lingvo.

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 2 года назад +1

      @@kiumangismiankukon6685 Interseksuloj ĉiam ekzistis, sed foje oni murdis ilin tuj post naskiĝo, aú faris operacion por konformigi la individuon al unu sekso ..

  • @MrMirville
    @MrMirville 2 года назад +1

    Mi estas konsilonta al vi taŭgegan pronomon, kaj sekse neŭtran kaj ĝentilecan : ŝri, kiu jam ekzistas en Bharato kiel adresa formo (ne pronomo propre) uzita tiom ofte kiom pronomo. Se oni miksas la sonon de li kaj tiun de ŝi samtempe, oni aŭdas "ŝri".

  • @theradioactiveboar
    @theradioactiveboar 4 года назад +5

    Mi preferas riismo, ĉar ĝi estas malpli konfuza. "Ĝi" povas signifi homon aŭ objekton, sed oni scias ke "ri" signifas homon.

  • @bpeeluk
    @bpeeluk 4 года назад +7

    Mi pensas ke estas debateble ke oni uzas “ĝi” kiel seksneutralan pronomon por homo. Se mi bone komprenas, en la tradicia esperanto “li” estas la neŭtrala pronomo por nekonata persono. Homoj ofte referencas al lingvorespondo de Zamenhof kiu diras ke oni povas uzi “ĝi” por homo se oni ne scias la sekson, sed eĉ en tio li diris ke tio povas ŝajni objektiga. Praktike ŝajnas al mi ke estas tre malofte ke oni uzas “ĝi” en tiu okazo, kaj pli ofte oni diras ekzemple “li aŭ ŝi”. Mi pensas ke ne estas kontentiga neŭtrala pronomo en la tradicia esperanto, kaj pro tio oni proponas riismon.

    •  Год назад

      Kaj Giismo.

  • @liriosilvestre3574
    @liriosilvestre3574 4 года назад +3

    Mi foje indiferentas pri "ĝiismo" ĉar mi scias, ke Esperanto estas planita por esti simpla kaj facila lingvo, kaj ĝi devas resti facila kiel eble plej ofte ke ni povas. Sed pro la influenco de la angla lingvo, mi ankoraŭ sentas min iom maltrankvila esti nomata "it" en Esperanto, do tial mi subtenas "riismo", sed laŭ mi, "ri" ne fluas aŭ sonas tiel nature kiel la aliaj ekzistantaj pronomoj. Do, foje mi pripensis la pronomon "ĥi" aŭ "hi". Sed mi scias, ke multe da homoj ne ŝatas ĉi tiujn proponojn kaj ankaŭ povas esti tre malĝentila kontraŭ mi kaj aliaj reformistoj, do, estus malfacile igi ilin akcepti novan proponon. "Riismo" jam estas iomete akceptita per malgranda parto de esperantistoj. Kaj aliaj, pensas ke nur "ĝi" sufiĉas. Foje, mi ne scias kiun pronomon preni por mi mem.

  • @serhijesperanto9710
    @serhijesperanto9710 2 года назад +2

    Mi estas kontraŭ pronomo "ri". Ne ekzistas tria sekso. Ekzistas psike malsanaj viroj kaj virinoj. Kaj aparte estas ruzaj politikistoj kiuj uzas tiujn skizofrene malsanaj malfeliĉulojn en siaj kontraŭsociaj celoj.

  • @marcoscramer
    @marcoscramer 4 года назад +3

    Homoj havas multajn ecojn: Aĝon, politikan konvinkon, religian kredon aŭ nekredon, sekson (seksan identecon, kulturan seks-esprimon kaj biologian sekson), devenlandon, haŭtkoloron, kulturan fonon, denaska(j)n lingvo(j)n, altecon, pezon, ktp. Ĉe la plej multaj ecoj ni povas libere decidi, kiam ni volas mencii ilin kaj kiam ni volas prisilenti ilin. Ĝenerale ni mencias econ de persono nur, kiam ĝi estas iel grava por la komunika kunteksto. Tamen ĉe la sekso ekzistas la lingva tradicio mencii ĝin (ekzemple pere de la pronomo "li" aŭ "ŝi") eĉ en situacioj, kiam la sekso tute ne gravas por la komunika kunteksto.
    La fakto, ke tiu lingva tradicio ekzistas nur por la sekso kaj ne por aliaj ecoj, rilatas al tio, ke en antaŭaj tempoj la sekso estis tre grava eco, kiu determinis onian socian rolon pli ol la plej multaj aliaj ecoj. Tamen nuntempe ni vivas en socio, en kiu la sekso jam gravas multe malpli ol antaŭe, kaj multaj esperas, ke ĝi estontece gravos eĉ malpli ol nun. Multaj el la homoj, kiuj subtenas la egalecon inter la seksoj kaj kiuj kontraŭas la tradicion, ke la sekso determinas onian socian rolon, emas signali siajn opiniojn pri ĉi tiu temo ankaŭ per sia lingvouzo. Unue aperis la emo eviti la tradician malsimetrion en la uzado de "li", kiu ja tradicie estas uzata ne nur por virseksuloj, sed ankaŭ por nespecifa homo de nekonata sekso. Jam de jardekoj homoj tial uzas alternativojn kiel "li aŭ ŝi". Similaj tendencoj estas observeblaj en aliaj lingvoj.
    Pli lastempe tamen kreskis la konscio pri la ekzisto de neduumuloj, do homoj, kiuj identiĝas nek kiel inoj nek kiel iĉoj (virseksuloj), kaj pri tio, ke la uzado de "li aŭ ŝi" malinkluzivigas ilin. Pro tio ekde ĉirkaŭ 2010 pli kaj pli populariĝis la uzado de "ri", unue en junularaj rondoj, poste ankaŭ en aliaj partoj de Esperantujo. Ankaŭ tio havas paralelojn en aliaj lingvoj, kiel la disvastiĝo de la seksneŭtrala pronomo "hen" en la sveda, kaj la pli grandskala uzado kaj akceptiĝo de ununombra "they" en la angla lingvo.
    Mi persone tute ne ŝatas daŭre mencii la sekson de aliaj homoj, kvazaŭ sekso estus pli grava eco ol aliaj ecoj kiel aĝo aŭ kultura fono. Pro tio mi ne plu uzas la pronomojn "li" kaj "ŝi", ĉar ili devigas min daŭre mencii la sekson, eĉ kiam mi taksas ĝin malgrava. Anstataŭe, mi uzas "ri" por ĉiuj homoj kaj ĉiuj aliaj penskapablaj estaĵoj, kaj "ĝi" por aĵoj, do por ĉio ne-penskapabla.
    Ĝis antaŭ dek jaroj praktike neniu uzis "ĝi" por plenkreskaj homoj. Nun oni fojfoje vidas tian uzon de "ĝi", sed tiu nova uzmaniero de "ĝi" populariĝis nur post la populariĝo de "ri", kiel reago de lingvaj konservemuloj al la uzado de "ri". La plej multaj el tiuj, kiuj uzas "ĝi" por homoj, uzas ĝin nur por paroli pri nespecifa homo de nekonata sekso. Por specifaj inoj ili daŭre uzas "ŝi", kaj por specifaj iĉoj ili daŭre uzas "li". Se oni praktikas tian ĝiismon, aperas la demando: Kiel oni parolu pri neduumuloj? Se inoj kaj iĉoj daŭre havas siajn specifajn pronomojn malsamajn ol la ĉefe aĵa "ĝi", estus maljuste, se neduumuloj devus kontentiĝi per "ĝi". Do tiam tamen necesas "ri" por paroli pri neduumuloj. Sed se oni jam akceptas "ri" por neduumuloj, oni ne plu povas argumenti, ke ne bonas enkonduki sekse neŭtralan pronomon en Esperanton. Do tiam oni ankaŭ povas akcepti "ri" kiel ĝeneralan seksneŭtralan pronomon, ne nur kiel specifan pronomon de neduumuloj.
    Ebla alternativo al ĉi tiu evoluo estus radikala ĝiismo, en kiu oni ĉesas uzi "li" kaj "ŝi" kaj uzas "ĝi" por ĉiuj homoj. Se la plejmulto de la lingvanaro adoptos tian lingvouzon, mi ne kontraŭos ĝin. Sed laŭ mi ĝi estas pli radikala ŝanĝo al la lingvo ol ĉiuj versioj de riismo, do ankaŭ pli radikala ol la de mi praktikata radikala riismo ("ri" por ĉiuj homoj, neniu uzado de "li" kaj "ŝi"), ĉar radikala riismo konservas la tradician distingon inter aĵoj kaj uloj en la pronoma sistemo, dum radikala ĝiismo tute forigas tiun distingon. Krome radikala ĝiismo praktike ŝanĝas la signifon de tradicia vorto, dum radikala riismo nur enkondukas novan vorton kun signifo, kiun antaŭe havis neniu vorto. Tiel radikala riismo ne povas konduki al miskomprenoj, se estontaj esperantistoj alkutimiĝintaj al ĝi legos malnovajn tekstojn, dum grandskala akcepto de radikala ĝiismo ja kondukus al tio, ke estontas esperantistoj alkutimiĝintaj al ĝi miskomprenos malnovajn tekstojn, ĉar ili aŭtomate kaj subkonscie ĉiam konsideros la eblon, ke "ĝi" povus rilati al iu antaŭe menciita homo, dum la verkintoj de tiuj malnovaj tekstoj tute ne pensis pri tiu eblo, kaj do ofte uzis "ĝi" por nemiskompreneble paroli pri la aĵo en kunteksto, en kiu estas menciita kaj persono kaj aĵo.
    Miaimprese pli kaj pli da homoj emas paroli en seksneŭtrala maniero, kaj tio fortigas kaj la uzadon de riismo kaj la uzadon de ĝiismo. Tamen inter tiuj, kiuj plej interesiĝas pri seksneŭtrala lingvouzo, riismo estas multe pli populara ol ĝiismo, interalie pro la ĉi-supre klarigitaj kialoj. Do mi pensas, ke finfine riismo disvastiĝos pli kaj pli kaj iĝos normala parto de Esperanto.

  • @SavanniDGerinel
    @SavanniDGerinel 4 года назад +10

    Mi estas neduumo kaj mi uzas "ri" por mem. Mi ne akceptas la pronomo "gi". "gi" estas vorto por afero ke oni povas senpeke detruii. Estas vorto por aferoj ke ne rajtas memdecidon. Vi ne povas uzi "es" por homo en la germana. Mi devas batali ĉi tiun batalon ĉiutage en la angla, kaj mi ne volas batali ĉi tion en la Esperanta komunumo. Dum la Usona-Kanada Kongreso de 2019, ni havas pronomajn glumarkojn, "li", "ŝi", kaj "ri". Mi aŭdis du maljunajn blankajn virinojn plendi pri la pronomo. Mi jam sentis iomete senbonvena, ĉar tiuj viroj estis estroj en la komunumo. La vorto ne malservas ilin, se ili ankoraŭ plendis pri ĝi.
    "li" neniam estas neŭtrala. Estas multaj artikoloj pri kiel la uzu la viran pronomon formas niajn perceptojn, kaj ni ofte supozas ke la indikata persono estas viro. Kial ni bezonas "kelnerino"? Ĉar laborpostenoj estas por viroj, kaj estas remarkinda kiam virino havas laborpostenon.
    "ri" estas simpla maniero por respekti neduumulojn.

    • @stefang5639
      @stefang5639 4 года назад +1

      Mi tute ne kontraŭas viajn argumentojn, nur la vorto "es" fakte estas uzata por infanoj en la germana. Sed ankaŭ mi tute ne komprenas kial homoj batalas tiel forte kontraŭ tiel malgrandan detalon kiel la vorto "ri".

  • @stefang5639
    @stefang5639 4 года назад +3

    The Esperanto translation of the book Little Brother has a interesting solution for this: on the website is a form where you can edit all personal pronoms and other word form in the book as you please plus there are buttons for the most common decisions: rano.org/frateto/

    • @kiumangismiankukon6685
      @kiumangismiankukon6685 4 года назад +3

      Solvo serĉante problemon, mi pensas!

    • @SavanniDGerinel
      @SavanniDGerinel 4 года назад +2

      @@kiumangismiankukon6685 Se vi ne havas problemon ne signifas ke problemo ne ekzistas.

  • @kiumangismiankukon6685
    @kiumangismiankukon6685 4 года назад +10

    Ĉi tio estas disputiga temo, do bonvolu pardoni mian krudan honestecon. Estas diferenco inter uzi la lingvon paroli pri identeca politiko, kaj teksi identecan politikon en la lingvo mem. Oni ne povas havi ambaŭ neŭtralan lingvon kaj politikan lingvon. En la anglaparola mondo, novaj kaj multiĝe absurdaj pronomoj populariĝis inter malplimulto da junaj homoj pro la genro-obsedo de la lasta jardeko. Ŝajne en Esperanto ankaŭ, sendube pro la grandega kaj superŝuta influo de la angla. Laŭ mi, transgenrismo (kaj ĝiaj parencaj aferoj, ekz. "nek vira nek virina genro") estas malsimpla interrilato de memestimaj problemoj, mensmalsano, fasono, juneca atentserĉado, eskapismo, dependeco al pornografaĵo, kaj sincera serĉo por identeco kaj signifo en tumulta mondo, el kiuj ĉiuj estas lupeigitaj per sociaj komunikiloj. Oni bezonas nur aŭskulti al genro-aktivuloj en siaj propraj vortoj por atingi tiun konkludon. Bedaŭrinde, la interreto aliformigis ĝin en identeca movado kvazaŭ ĝi estis sama kiel gejrajtoj. Miksi tiun stufaĵon de sensencaĵo en Esperanto politikigos kaj malbeligos la lingvon permanente sen prava kaŭzo. Mi ne celas ofendi, sed tio estas mia vera kaj elkora opinio. (Ho, kaj ekzistas "ĝi" aŭ “oni” se oni vere bezonas genroneŭtralan pronomon. "Ri" aldonas nenion al la lingvo).

    • @SavanniDGerinel
      @SavanniDGerinel 4 года назад +2

      Mirinde.
      Ciu vorto ke vi skribis estas malĝusta...

    • @VanegeEsperanto
      @VanegeEsperanto 4 года назад +4

      La mesaĝo de "KiuManĝisMianKukon": "momenton, antaŭ ol diros mian opinion pri gramatikaĵo, lasu min esprimi kiom da malamo mi havas rilate al transuloj kaj al tiuj kiuj subtenas egalecon"

  • @VanegeEsperanto
    @VanegeEsperanto 4 года назад +7

    "ri" por aferoj kiuj vivas. "ĝi" por aferoj kiuj ne vivas. Tio estas nekredeble simpla kaj klara.

    • @VanegeEsperanto
      @VanegeEsperanto 4 года назад +2

      @Sınıf Öğretmeni Mi uzas "ri" ankaŭ por bestoj. Speciismo aĉas.

    • @laesperantisto4352
      @laesperantisto4352 4 года назад +4

      Ĉu virusoj estas vivantaj aŭ ne?

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 2 года назад

      @@laesperantisto4352 ĉi-kaze ne. Viruso ne manĝas, ne trinkas, ne kreskas, ne moviĝas, ne havas metabolismon...

  • @elmundotransparente5352
    @elmundotransparente5352 4 года назад +7

    Mi estas "ri", ĉar mi estas neduumo kaj Mi amas la riismo en la Esperanto

  • @yiannisd8286
    @yiannisd8286 4 года назад +6

    Jes ni bezonas riismo. Mi uzas ri/rin

    • @superlatero
      @superlatero Год назад +1

      Sed jam ekzistas multe da vortoj seksneuxtralaj

    •  Год назад +1

      Kial "ri" kaj ne "gi"?

  • @philo-phineasfrederikzen2999
    @philo-phineasfrederikzen2999 4 года назад +1

    Civilizo ne eblus sen multaj diversaj homoj, kiu havas multajn diversajn ambiciojn, kaj faras multajn diversajn aferojn. Ni bezonas ĉiujn de arkitekoj ĝis zoologoj-kaj ja, domedzinoj faras tre gravegan laboron ĉar sen sanaj homidoj la homaro estas sen estoneco! Genro ne estas elpensis koncepto de ia diabla organizo kasas en la ombroj-sed estas biola fakto. Tiu estas grava parto de kiuj ni homoj estas, kaj genroroloj formas la komencan subestan bazon por la plilarĝa divido de laboro en la socio kiu ebligas nian civilizon. En poeza lingvo, ni ĉiuj estis kreitaj de la dioj kun egala homa digno-kaj dankas al la dioj ke ni ne egala en aliamaniere-alie civilizo ne ekzistus!
    La plej parto de la ideologoj kiu parolas pri egaleca kaj disputas pri pronomoj havas koŝmaran koncepton de egaleca kies realigo detruus civilizon. Bonvolu noti, ke multaj venenaj ismoj havas la saman fundamentan rakonton-tiu aro de homoj, kiun preferas, estas viktimoj. Kaj kiam ekzistas viktimon, ankaŭ ekzistas malbonulo. La malbonularoj ekzample la riĉuloj, aŭ la viroj kaj knaboj, aŭ la judoj, aŭ la blankuloj. Do ni vidas ke tioj ideologioj en realo ne pri justeco sed estas esence apartiga ideologioj el malame.
    Anstataŭ ĉio tiu tuta bruo pri egaleca kaj pronomoj permesu ni paroli pri vivas kune harmonie. Pli bona mondo senhavas ambaŭ feminisma movado kaj movado de viroj, sed havus movado por genra harmonio. Le celo de tiu movado estus pli bona interkompreno kaj kunlaboro, kun realteca senco pri diversaj homoj vivas diversajn vivmanierojn havos diversajn vivsituaciojn ĉar ĉiam estas ŝancokostoj en la vivo.
    Dankon por via tempo!

  • @bledanevada4799
    @bledanevada4799 4 года назад +2

    ankaux ekzistas liismo, sed vi tre bonparolis pri la temo. mi pensas, ke ri estas utila kaj bezonita pronomo por homoj kiuj ne estas nek viricxoj nek virinoj kaj homoj kies? sekso aux genro ne gravas aux ne estas konata.

  • @spreto4308
    @spreto4308 3 года назад

    .
    Ne 'ri' kvazaŭ ne'prononcebla por duono de la homaro sed ekzemple 'si' singularo de 'ili':
    .
    mi =mia
    ci singularo de vi =cia
    Bi ĝentileculo/ne'konatulo, anstataŭ Vi =Bia
    li =liiĝa
    ŝi =ŝiiĝa
    ĝi =ĝiiĝa
    oni ne'difinatulo =oniiĝa
    si singularo de ili =siiĝa
    ni =nia
    vi =via
    ili =iliiĝa
    .

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 2 года назад +1

      La vorto "si" jam havas signifon en Esperanto...

  • @q5grQCiooVyTzx9
    @q5grQCiooVyTzx9 4 года назад +3

    "Ri" ne estas neŭtrala gendera pronomo. "Ri" estas uzata identifi transgenrulo, kiu ne povas akcepti sian biologian sekson nek Esperanton. Por aliaj ne gravas ke vi uzas ĝi/ĝia, li/lia aŭ tiu/ties. "Li" estas populara kaj rekomanda en Fundamento sed "ĝi" estas uzata ankaŭ. Por personoj kiuj lingvoj havas nur "ŝi" kaj "li" havi tria pronomo "ĝi" estas sufiĉa.

    • @bpeeluk
      @bpeeluk 4 года назад +2

      “Ri” estas utila ankaŭ por cisgenraj duumuloj, ĉar ne ĉiam oni volas preciziigi la sekson, kaj foje oni ne scias ĝin, ekzemple kiam oni konsideras kandidatojn por laboro kaj oni volas eviti senkonscian seksismon. Transgenruloj ofte preferas duumajn pronomojn, ekzemple transgenra viro ofte preferus la pronomon “li”. Eble vi miksas la vortojn “transgenra” kaj “neduuma”, kiuj estas du malsamaj aferoj.

    • @q5grQCiooVyTzx9
      @q5grQCiooVyTzx9 4 года назад +4

      @@bpeeluk
      Se dunganto estas seksista ne gravas kiun pronomon vi uzos, sed se vi volas vi povas uzi: ĝi/ĝia, li/lia aŭ tiu/ties.
      Se persono pensas ke ĝi ne havas biologian sekson aŭ ĝi ne volas esti identiĝas kiel "li" aŭ "ŝi" Esperanto havas tria pronomo "ĝi" por tiaj kazoj. Tio estis sufiĉa antaŭ 100 jaron, tio estas sufiĉa nun. Se en la angla aŭ alia lingvo tia diraĵo ne estas bela, tio ne estas problemo de Esperanto. Egzemple "dankon" en la japana estas kaco, sed japanoj ne havas problemojn ĉar Esperanto estas malsama lingvo kun malsamaj signifoj.