Mi opinias ke estas sufiĉe faktbazite diri la jenon: Kiam oni pritraktas kio okazis en la Ligo de Nacioj, kaj kio okazis dum la 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj, estas ĉefe reprezentantoj kaj la politiko de kvar nacioj, kiuj malebligis ke Esperanto iĝus la lingvo de internacia komunikado: Francujo, Germanujo, Usono kaj Sovjetunio.
Karaj, gratulon pro la filmeto. Atentigo pri "Akronimoj en tiu epizodo:" Atentu, ke plejparte ne temas pri akronimoj, sed pri mallongigoj. Akronimo = mallongigo, kiun oni legas kiel vorto. Ekzemple: radaro, Unesko, JEFO, SAT, TEJO, ERA, ERASMUS.
Mi subtenis jam EDE kaj la EEU por registriĝo en DE per subskribo. Tamen, en tempo en kiu dekstremulaj partioj kreskas kaj minacas la demokration, mi voĉdone preferas subteni partion kiu certe havos influon. Se EEU ne gajnos eĉ unu DE seĝon en la parlamento, mia voĉo estos perdita :-(
Dankon pro la nova episodo!
Estas tre interese aŭdi tiujn multajn agadojn por Esperanto en la EU!
Rimarkigo: La titolo estu miaopinie pli precize "Esperanto kaj la Eŭropa Unio". (Notindas ke ĝi laŭaree konsistigas nur duonon de Eŭropo).