Ĉu Esperanto Savos aŭ Estingos la Aliajn Mondajn Lingvojn

Поделиться
HTML-код
  • Опубликовано: 31 янв 2025

Комментарии • 100

  • @elisabethbarbay7218
    @elisabethbarbay7218 3 года назад +2

    Laù mi, la angla estas enorme pli dang'era ol esperanto c'ar malantaù la angla trovig'as volo klare esprimita, trudi g'in al la tuta mondo por regi la tutmondan merkaton. Pri instruado de esperanto en c'iuj lernejoj, JES, g'i estus grandega progreso por la homaro : g'i permesus pligrandigi solidarecon inter la popoloj. Oni g'enerale mals'atas tion kion oni malkonas.

  • @szbizsz
    @szbizsz 5 лет назад +3

    mi sxatas vian ideo !

  • @Marcionilo3
    @Marcionilo3 9 лет назад +2

    Vi eble pravas, tamen tiel rezoni ne estas absoluta vero. Pri la estonteco ni povas konjekti, sed ĝin kun la nuno ne devas plekti. Ho ve! Bonan proverbon mi kreis. :o

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +Marcionilo Vasconcelos Jes, mi simple konjektas, mia saĝ-proverbulo :D

  • @vladimirsoroka9766
    @vladimirsoroka9766 5 лет назад +2

    La plej profunda pri-espa demando lau mi!

  • @ArtycDFrost
    @ArtycDFrost 7 лет назад +2

    Aĉa ŝtelisto! Vi ŝtelis la ideon rekte de mia kapo! =)
    Jes, se Esperanto atingos sian celon - iĝi la dua lingvo por la tuta mondo, verŝajne, aliaj lingvoj simple mortos pro ilia malfacileco. Do kion fari? Latina lingvo jam mortis kaj reviviĝis en esperanta formo. Se kelkaj religiaj konfesianoj pensas, ke Esperanto ne estas bona lingvo (pro ĝia artifariteco), do ili simple uzos ilian taŭgan lingvon. Kaj tiu lingvo eĉ estos konsiderata pli sankta aŭ mistera aŭ kuniga (kiel sanskrito). Kio konsernas ne-religianojn, kiuj rezonoj ili havas savi sian propran lingvon? Kiu ja zorgis pri latina lingvo? Ĉu latinanoj estis tiom malfeliĉaj pro perdo de ilia propra lingvo?
    Sed se la angla lingvo iĝos la internacia, kaj ĉiuj homoj parolos ĝin, egale Esperanto kreskos! Kial? Ĉar: 1) ĝi estas pli simpla. 2) Esperanto havas la duan internan (kaŝitan) ideon amikigi homojn unu kun la alia. Esperanto mem portas la ideon (t.n. "egregoro" - astra/mensa programo) de boneco. 3) Angla lingvo estas lingvo de negoco. Ĝi havas pli severan programon ol amikeco.

    • @thedarkenigma3834
      @thedarkenigma3834 Год назад +1

      La latina plu estas parolata eĉ post la disfalo de la Romia Imperio. La Katolika Eklezio kaj edukitaj homoj ankoraŭ uzis ĝin tra la mezepoko kaj hodiaŭ hobiistoj ankoraŭ parolas ĝin.

  • @dieterrooke
    @dieterrooke 6 лет назад +1

    kia bela revo !

  • @alipackham4266
    @alipackham4266 3 года назад +1

    I think that once Esperanto starts to take off (it being pretty euro-centric) other languages will follow it's lead, I think in that future we would likely have an Arabic descendant and a Korean/Chinese language, maybe a few others, but I honestly think multiple languages is a good thing, it's only when they're so difficult to learn that it poses a problem. I think, more than anything else, what I like about the Idea of a constructed language is that it is easy not just to learn as a second language, but as a first one. Imagine if kids could talk two years earlier, what adding two years to your prime years would do. if not for that fact, I'd just wait for English to take over as it is doing now. on that note, I think a good place to spread the language (more than in-between France and Spain) is on the boarder of Quebec in Canada, where English speakers need to learn a romance language, since it's much more upsetting to an English speaker to learn French than to a Spanish speaker.

  • @cristianogiambrone3535
    @cristianogiambrone3535 8 лет назад +3

    eble povus sukcesi tion, bedauxrinde; sed almenaux, ni havos la plezuron ke estos venkinta neutralan lingvon...

    • @Evildea
      @Evildea  8 лет назад

      +Cristiano Giambrone Jes, tio estus bona flanko.

  • @lucekotavusik7484
    @lucekotavusik7484 8 лет назад +1

    Mi ŝatus tiun evoluon. Mi estas franco kaj ŝatas ke nun en la tuta Francujo, preskaŭ ĉiuj en Francujo parolas la francan kaj ne plu la regionajn lingvojn. Same, mi estas terano kaj mi ŝatus ke ĉiuj parolu saman lingvon ĉie sur Tero.

  • @cobyambrose2915
    @cobyambrose2915 5 лет назад +1

    Vi forgesis la ? en la titlo

  • @bruselo
    @bruselo 2 года назад

    Bonega instigo pripensi tiun ĉi gravan temon de lingva diverseco. Eble la plej malfacila lingvo surtere (ĉu la mandarena?) aŭtomate evoluu al LA mondlingvo pro diversaj kialoj (ekonomiaj, politikaj ktp)? -:) kaj AI-tradukteknolgio zorgu ke ni senpene interbabilu per niaj telefonoj en multaj diversaj lingvoj kaj ke homoj ankoraŭ ŝatos lerni la lingvojn kiujn ili kore plej ŝatas lerni. Ĉu realisma revo?

  • @ronaldonmg
    @ronaldonmg 6 лет назад

    La nederlanda havas esprimon "vidi ursojn sur la vojo". la probableco ke Esperanto forpuŝos aliajn lingvojn al neekzisto egalas al tiu ke la trajnoj forkonkurencos la biciklojn kaj remboatojn. Eĉ se ĝi iĝus LA lingvo de scienco kaj internacia komerco, homoj plu parolus siajn etnajn/lokaj ling(et)ojn kaj dialektojn - ĉu por aparteni al grupo, ĉu por rapideco, ĉu por diri aferojn ne (tiom klare) direblaj en Esperanto.
    Se lingvoj mortas, tion kutime kaúzas premo far registaro aú alia potenco

  • @davialmeida6181
    @davialmeida6181 9 лет назад +2

    I always said everything you said about such a probable upcoming chapter on Esperanto as a transnational language in some circles here in Brazil... They showed some incredulity, but well... Sometimes Zamenhof himself seems to be quite contradictory about the real aims of Esperanto. He claims it to be a neutral language between people. Later on, he says that once that language becomes compulsory from causes that are out of the idealism inherent to the project itself, everything related to it should be burnt. Man, didn't he observe how the world was changing around him? I like Esperanto as a tool for learning other languages as well as learning grammar in a much simpler and effective way, and also for reading some books (either original non-propagandist works, preferably, or mainly translations of good non-esperantist literature), but it is not a language I feel comfortable with in speaking - whenever I have an itch to begin speaking it, I simply feel like I'm speaking in Romanian and then I mix up everything, hahaha!!! I do agree with you in every word, Zamenhof was a genius (I dare to call him the european Panini) was so sunken inside his beautiful world, that he didn't watch out the reality around him.

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +Davi Almeida Thanks for that! Regarding your Esperanto sounding "Romanian" never fear! You just need practice speaking :)

  • @jamesharland3727
    @jamesharland3727 9 лет назад +1

    Tre interesa filmeto. Unue, vi pravas, ke la grandaj lingvoj povas mortigi aŭ preskaŭ mortigi la etajn (la mandarina en Ĉinio, la angla en Irlando, la franca en Bretonujo ktp), sed ĉi tio okazas en la konteksto de ŝtatlingvo, kiu mortigas/is lokan lingvon, kaj la ŝtato povas savi aŭ revivigi la lokan lingvov, kiel en Irlando aŭ Kimrio. Oni devas apartigi ĉi tion de la situacio, en kiu homoj lernas alian lingvon (Esperanton, la anglan) por internacia aŭ interetna komunikado. Ekzemple: Eĉ en landoj, en kiuj multe da homoj lernas kaj ĉiutage uzas la anglan (Indio, Nigerio ktp), la lokaj lingvoj prosperas. En multaj de tiuj landoj la homoj jam estas du- aŭ plurlingvaj, kaj la uzo de aldona lingvo ne tro malfacilas.Ankaŭ hazarda observo el la situacio kun la angla tutmonde: En kelkaj mondpartoj, la angla ne ekzakte mortigas/is, sed pli vere naskas/is novajn lingvojn. La malnovaj kreolaj lingvoj atesas pri ĉi tio, kaj ankaŭ la pli novaj (la spangla en Usono, la singla en Singaporo). Do la ekcesa disvastigo de Esperanto povus ankaŭ krei situacion, en kiu la uneco de la lingvo estus endanĝerigita :-o

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +James Harland Interesa perspektivo. Dankon :) Mi ĵus legis pri Spangla ĉe Vikipedio. Ĉu vi kredas, ke ĝi fariĝos aparta lingvo?

    • @jamesharland3727
      @jamesharland3727 9 лет назад +1

      +Evildea Mi ne scias, eble ne, sed la kreolaj de la Karibio estas ja apartaj lingvoj, kaj malkompreneblaj nur per la oficiala angla. Mi havas alia demando por vi: Kiel, laŭ kelkaj esperantistoj, povus Esperanto aŭ esperantistoj savi aliajn lingvojn? Mi ne komprenas...

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +James Harland Esperantistoj povas savi aliajn lingvojn, ne Esperanto. Multe da Esperantistoj ŝatas lerni lingvojn, kaj multe el tiuj Esperantistoj evidente volas konservi fremdajn lingvojn kontraŭ lingvomorto.

  • @paulhowlett8151
    @paulhowlett8151 9 лет назад +5

    Saluton Evildea. A big subject and maybe you have opened a large can of "worms" on this subject for some people. I think that your preposition of " a large and powerful language" that can dominate "the world" is only partly accurate. English is and has been a dominating international language, but as I read lots and lots of articles on the Internet these days, I find that there is a growing trend to save the small languages. France of course, has a law that French must be taught in school, and I think that is a good idea. I read that Dutch is in trouble with the dominance of English, and Dutch would probably fit your example. (BUT Dutch is still spoken by the majority of Dutch, and I would assume at some point the Dutch government might follow the French with laws to make the learning of the native language and use of the native language compulsory.) (That might be the case now!) Many people in Europe speak a number of languages. I met a person who lived close the the boarders of Germany, France and Belgium. He lived in Belgium. He spoke German, French, English and his local dialect. He was a customs officer at one stage, but now lives in Australia. I think that many Europeans think nothing of speaking two or three languages; and that does not stop them from raising their children with the local native language. Europeans still love their local language / dialect! If you look at the "language map" of Europe, I found that most of the northern countries speak really good English but Danish, Swedish and Norwegians still use their local languages. Languages grow and change, English 600 years ago was really a Germanic language till the French language blended into the local language to create the English that we have today. There is now NO REAL answer to your proposed situation, as the Internet is a new factor in the use of language in an interconnected world, - maybe we will all end up speaking a vast number of languages!!

    • @raizin4908
      @raizin4908 9 лет назад +3

      +Paul Howlett As a Dutch native, I feel the need to comment on your Dutch example.
      I don't think Dutch is having more trouble with being overshadowed by English than the Scandinavian languages. True, we are absorbing English loanwords at an unprecedented speed, especially in slang, but the vast majority of communication here is still undoubtedly Dutch. (In fact, in a surprising number of places, you'll hear Turkish or Moroccan more often than full sentences of English.) So the Dutch language is still strong. There are after all more native Dutch speakers than speakers of all of the Scandinavian languages combined.
      I think the change we're now going though will is probably more comparable to the start of the transition from Old English to Middle English under influence of French, than to the dying out of minority languages and local dialects. We are, however, in also a fast transition from having a myriad of local dialects to having only two dialects. (Netherlandic Dutch and Belgian Dutch)

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад +2

      +Paul Howlett +Raizin Thanks for the insight guys. I've also heard (though this may be wrong) that English is primarily used in some European countries upper education systems. If this is correct wouldn't this be the first stage in a language shift. It's awesome to see the insight from an actual dutch speak too :P. I am rather curious of that upper education system thing I mentioned though.

    • @paulhowlett8151
      @paulhowlett8151 9 лет назад

      +Evildea (Just a couple more of my experiences for this topic). I met a senior business man who told me that when he was in charge of his office in Denmark, the entire office changed to English, while he was there. (This was years ago, so from his comments I gathered that most, if not all Danes speak, read, and write English.) My other example is the wife of an Australian friend of mine; who is Chinese (from Malaysia), and speaks Hokkien, Behasa, and English. She was sent to an school to be educated in English. So to research in Europe (or elsewhere) for the number of schools and senior schools, who teach only in English might give a good indication of the dominance of English (or not), in any given country!!

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад +2

      Paul Howlett
      Thanks! Yeah I remember reading a while back that in Italy one of the universities wanted to change all instruction over to English and there was protests over it. So it's good to see people ready to defend their languages. :)

    • @raizin4908
      @raizin4908 9 лет назад +2

      +Evildea Paul Howlett To add some more of my own experience with higher education in the Netherlands:
      I have followed courses in two different institutes (a university and what would be called a college in the US), and in both of them lectures were given in both Dutch and English, whichever is the strongest language of the teacher in question. (although in some cases on uni, the teacher would switch to English if there was an international exchange student) In both cases there was no mention of this prior to application, so there is generally little doubt that students at those institutes won't have a problem with English.
      In my case the university course had about half of the lectures in English (which is probably on the high side, because it was a foreign language major), and at the college only one American teacher comes to mind, who gave his lessons in English. In many cases the English-speaking teachers could speak Dutch fairly well, but not nearly as fluent as English. The university required certain papers to be written in English, at the college it was optional.
      What was also interesting to me, is that at the lessons by the American college teacher, some students when asking or answering a question would prefer to do so in Dutch, which the teacher usually replied to in English. So his lessons were sort of bilingual.
      But it's worth noting that higher education here is divided in three major levels, and these are the top two levels. I have a feeling the lower of the three levels (which IIRC is attended by about half the population) would not handle English in quite such a matter-of-fact way.
      That's my personal experience on the subject. All of that was within the past decade by the way.
      But I have also recently heard from someone from India that most upper education is given in English there, which he thought was a unfair to smart people who are bad at English. If I understood him well, no matter how smart you are, if you don't speak English it won't do you much good. It's sad that that happens in some areas of the world.

  • @hmidou386
    @hmidou386 3 года назад +1

    Esperanto, ne shanghos tion.
    Ne de iu manere, nek de la alia.
    Kial paroli prk aliaj lingvoj en esperanta kanalo, kiam oni povus paroli pri floroj, danco, muziko, videoludadoj, termpomkuiro?
    Mi vere ne komprenas.

    • @Evildea
      @Evildea  3 года назад +1

      Mi parolas pri ĉio en mia kanalo. Serĉu ĝin kaj vi trovos filmojn pri floroj, danco, muziko, videoludadoj. Mi ne ŝatas kuiradon do ne estas multaj filmoj pri tiu temo.

  • @diouranke
    @diouranke 6 лет назад +2

    people can say esperanto is easy , I actually think the more you learn the more challenging it becomes, until one achieves true fluency and break out of the habits of thinking in the denaskalingvo/ nacialingvo. the number of words you can construct, anyone could construct really as long as its grammatically correct is a bit intimidating. the extensive adverbial use and compound words and sometimes.. trying to infer meaning from them
    once you do not use your native language as a crutch, its very interesting, I still find reading certain things challenging. ho, tamen mi ne ĝemis tute ne , estas por tiuj kialoj ke ĝi interesas al mi, kiel lernanto, kiu antaûe multaj jaroj ekstudis tiam forlasis tiam denove reprita la lingvon..Esperanto estas por mi kiel malnova vilaĝo puto, tie oni ćiutage elputigas akvon , je tutmomente oni povus detiri ion stranĝa kaj diversa (ranoj, oro,ŝlimo!) multaj malkovroj ankoraû. dankon kaj pardonu la eraroj

  • @GabrielErixon
    @GabrielErixon 9 лет назад +2

    Tre interesa temo laux mi. laux mi, vi pravas. Se esperanto venkus, gxi komencus mortigi aliajn pli malgrandajn lingvojn en la sama maniero kiel Anglan.. eble unu lingvo ne povas farigxi grandan sen komenci mortigxi aliajn lingvojn? Eble gxi estas legxo de naturo de lingvoj?

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +Gabriel Erixon Jes, eble simple estas la naturo de lingvoj :/

  • @babyclub481
    @babyclub481 5 лет назад +1

    Dank al Esperanto me multe pli volonte vojaghis kaj konatighis kun homoj de diversaj landoj kaj regionoj, kun germanoj Esperantistoj mi lernis germanan, kun francaj esperantistoj francan, japana esperantisto proponis instrui japanan, iam mi konsentos (kiam mi havos pli da tempo), nun mi parolas 6 lingvoj dank al Esperanto kiu EBLIGIS tion. Lingvoj ighas ne framdajn , SED ighas lingvoj de viaj amokoj...post kelko voyaghoj eble ankaux viaj...

  • @radbeorc
    @radbeorc 9 лет назад +4

    Mi ne scias kiel ĝi estas por vi en via lando, sed paroli sian propran lingvon estas grava por kulturo. Ekzemple, en Kimrio ili havas la kimran, eĉ kiam la angla estas uzita por aĵoj ekstere. La lingvo ne mortas- anglaj homoj provas mortiĝi ĝin pro invado ktp...sed ĝi plu ekzistas. Ankaux aliaj lingvoj faras same en aliaj landoj.
    Do mi ne pensas ke Esperanto povas mortigi aliajn lingvojn tiele, sed mi tre konsentas ke estus tre bone se la lingvo iĝi uzita de ĉiuj. Mi esperas ke unu tago estontece, homoj instruiĝos Esperanton per lernejo.

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +Rob Barnes Mi esperas, ke vi pravas. Mi havas demandon pri la kimria ĉar la lingvo interesas min; ĉu oni ankoraŭ uzas ĝin surstrate, ĉu ĝi ankoraŭ estas ofta ĉiutaga lingvo tie :) Dankon!

    • @radbeorc
      @radbeorc 9 лет назад +1

      Jes ja! Mi ne povas paroli ĝin, kaj mi ne estas el tie, sed mi konas homojn kiu uzas la lingvon. Ankaux, la signoj en Kimrio estas en la angla kaj la kimran
      s0.geograph.org.uk/geophotos/01/31/94/1319438_fb86dede.jpg

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      *****
      Lernu ĝin! Mi lernus se mi tie loĝus :P

    • @thedarkenigma3834
      @thedarkenigma3834 Год назад

      La diferenco inter Esperanto kaj la angla estas, ke la angla venis el unu lando, kiu disdonis sian lingvon konkere kaj kun ĝi sian kulturon, kontraŭe homoj lernas Esperanton volonte kiel rimedon por neŭtrala komunikado.

  • @alkantre
    @alkantre 8 лет назад +1

    Estis iu esperanta rugxulo, nomita Lanti, kiu fakte deziris ke Esperanto formortigu cxiujn aliajn lingvojn, tiel faciliganta la estigon de tut-tera rugx-kolora socialisma paradizo.

    • @Evildea
      @Evildea  8 лет назад

      Interese ... mi ne volas, ke ĉiuj lingvoj estu mortigitaj ...

    • @alkantre
      @alkantre 8 лет назад +1

      Usono estas la granda tombejo de mortigitaj lingvoj. Kia malricxeco la nia. Kontraue, Europo konservas sian ricxon.

  • @OnlyARide
    @OnlyARide 8 лет назад +5

    Vi tre ŝatis uzi "iom post iom." Mi ne scias kial tiu amuzas min tiom.

    • @Evildea
      @Evildea  8 лет назад +7

      Mi ne scias, ke mi tion faris, eble iom post iom mi ŝanĝos tion.

    • @fabigen1
      @fabigen1 3 года назад

      Volapukistoj pasis al Esperanto propravole. Kie do, estas la propeka kapro? Se italaj ĵurnalistoj emas uzi anglajn titolojn, ĉu ni devas kulpigi, pro tio, la anglan lingvon?

  • @RiniRoscoe
    @RiniRoscoe 9 лет назад +3

    Mi konsentas, sed... eble mi ne estas kutima Esperantisto. Mi ja ĝuas lingvojn, kaj mi ja volas lerni multe da lingvoj. Mi tristus, se ĉiu alia lingvo ĉesus ekzisti. Mi tamen ne kredas, ke lingvoj mem gravas al socio. Gravas la komunikado de homoj. Se lingvo ne plu estas la plej konvena metodo por komuniki, tiu lingvo ne plu devas ekzisti. Oni povas arĥive teni la scio de la lingvo, kaj lingvistoj ankoraŭ povas ekzisti kaj lerni tiujn lingvojn, sed kial bezonas la komunumo lingvojn kiuj ne plu utilas?

    • @radbeorc
      @radbeorc 9 лет назад +1

      +Rini Roscoe ĝui linvojn ne estas malkutima por Esperantistoj ;) mi estas sama

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад +1

      +Rini Roscoe Vi certe estas kutima Esperantisto. La plejparto de Esperantistoj amas lingvojn. Kaj imagu estontecon, kie oni studus la anglan same kiel oni nune studas la latinan :O

    • @RiniRoscoe
      @RiniRoscoe 9 лет назад +1

      +Rob Barnes +Evildea Mi celis diri, ke mi ne estas kutima, ĉar mi ne aparte volas "savi" lingvojn. (La scio, jes, sed ne la parolado mem.) Sed jes, estus stranga mondo (bela, sed stranga), en kiu oni bezonas nur unu lingvon, kaj tute de la aliaj estas mortaj, lernintaj nur por amuzo!

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад +1

      *****
      Esploristo de la antikva Angla = Spektanto de malnovaj anglaj filmaĉoj per teknologio nur trovebla ĉe muzeoj :D

  • @gleb314
    @gleb314 7 лет назад +2

    Ni devas malpermesi instrui Esperanton al infanoj, malpli aĝaj ol 7
    jaroj. Nur tiel ni povas savi siajn lingvojn.

    • @Evildea
      @Evildea  7 лет назад +2

      Nu, tio ne eblas. Oni ne povas malpermesi al gepatroj fari tion, kion ili volas.

    • @gleb314
      @gleb314 7 лет назад

      Almenaŭ, oni povas malpermesi en lernejoj instrui fakojn per Esperanto.

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 6 лет назад +1

      Kial do? Esperanto *nuntempe* tute ne havas la "forton" forpuŝi aliajn lingvojn.Cetere mi konsentas ke ne havas sencon instrui fremdajn lingvojn al infanoj kiuj ne mem volas lerni ilin. Havas sencon instrui Esperanton dum unu jaro al infanoj lernontaj naciajn lingvojn (wikipedia Propaedeutic_value_of_esperanto )

  • @prefeituramunicipaldeformi7145
    @prefeituramunicipaldeformi7145 5 лет назад +2

    Laux mia vidpunkto esperanto mortigos neniun lingvon. Kulturaj aferoj bezonas gepatrajn lingvojn. Esperanto devas roli cxiam kiel ligo al diversaj kulturoj kaj eble plej facila laborlingvo en internaciaj rilatoj.

  • @jmprogiante
    @jmprogiante 4 года назад +1

    Mi esperas, ke la fina venko ne estu la alilingvaj finoj.

  • @ellenorbjornsdottir1166
    @ellenorbjornsdottir1166 6 месяцев назад

    La sola lingvo, kiun mi esperas ke Esperanto povus estingi, estas la angla. Jes, la lingvo, kiun mi parolas ekde mia infaneco, kaj la lingvo kiun mi parolas kiel preskaŭ-sola lingvo - mi tre malŝatas ĝin, kaj esperas ke ĝi mortu. (Mi tajpas Esperanton sufiĉete bone, sed mia parolado estas terure. Malrapide, plene je haltado, kaj erarojn (😜))
    Eĉ por la denaskaj angloparolantoj, la angla lingvo estas sinsekvo de malfacilaĵoj (ĝia skribsistemo, ekzemple), imperiismo, kaj aliaj malbonaĵoj. Dankojn al la angla pro la vortoj (notinda multo da Esperantaj vortoj venas el la angla) - nun vi (la angla lingvo) estos senutila.

  • @SMFortissimo
    @SMFortissimo 9 лет назад +1

    Saluton!
    Ĝi jam estas okazanta. Ĉu mi parolas la anglan de ili parolas antaŭ 500 jaroj? Kompreneble ne! Kaj se ne la esperanton, alia lingvo. La mondo estas pli konektita. Lingvoj ŝanĝas. Lingvoj mortas. Tio estas fakto de vivo. Mi ne ŝatas ĝin, sed ĝi ne estas nova ideo.
    Mi pardonpetas. Mi estas komencanto. Mi uzas Google traduki. Mi finu tion. Ĝi estas malbona kutimo.

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +SMFortissimo Ne gravas, iom post iom vi regos Esperanton pli bone kaj mi supozas, ke vi pravas pri la perdo kaj evoluo de lingvoj :(

  • @Ishtima2
    @Ishtima2 7 лет назад +1

    Mi opinias ke Esperanto povus esti komunikada lingvo. Esperanta kulturo jam ekzistas kaj ankoraŭ povos kreski. Sed ĝi ne devas estingiĝis naturajn lingvojn : la riĉeco de la internacia kulturo devas esti savita.

  • @elgoreloco3370
    @elgoreloco3370 9 лет назад +2

    Mi ne parolas esperanton tre bone do mi parolos angle.
    I think that what you say makes perfect sense, but exactly what you are talking about is happening with English. Yes, it's harder to learn than Esperanto, but English is taught in all European countries since the children are born, so the difficulty is not a problem. I'm Spanish, and there's a lot of people here that speak in Spanish but with a lot of English words that have a great translation in Spanish, and that really annoys me. And is even worse what is happening in northern countries where families stop speaking at all their native language and speak only English.
    Yes, that could happen with Esperanto, in the same way, but the difference is that Esperanto doesn't belong to anyone, English belongs to all of their native speakers (England, USA, Australia...).
    That's what really annoys me, it's like people from other country are coming to my country and forcing me to speak their language.
    I don't think what I've wrote is very well written, and that's one benefit of Esperanto, everyone would need to learn it from the ground up.
    I'm not saying that with Esperanto all of this wouldn't happen, I'm saying that it wouldn't be so bad.

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +El Gore Loco Yeah, many good points :) The neutrality point of view isn't something I accounted for in my little speech :P

    • @uosuaq
      @uosuaq 9 лет назад +2

      I was going to make a separate comment, but I like El Gore Loco's comment so much that I want to put what I have to say here.
      (I've only been learning Esperanto for...maybe 6 months?...do mi ankaux bezonas uzi la anglan kiam mi volas fari longan komenton.)
      In my short time learning about the language I've heard about finvenkismo vs. raumismo.
      And at the beginning, I thought "fina venko, hell yeah!" After a while it occurred to me that if *everyone* wound up learning Esperanto, we would lose something important. Not the music or the literature (there'd be a lot more of that), but we would stand to lose the community of people who were attracted to the interna ideo. The fact that you can just go somewhere to hang out with a bunch of Esperantists you've never met and know ahead of time that they're going to be good people.
      You (Evildea) brought up a possibility I'd never even thought of, that the fina venko could actually wipe out other languages even though that's not the idea at all. That's really messing with my head right now. Thanks, mate. :P
      But I found El Gore Loco's comment a bit reassuring...if a single language ever does wipe out all the others, at least let it be a language without a country, and with an internal idea.

  • @alkantre
    @alkantre 8 лет назад +25

    Oni konsideru, ke Esperanto jam mortigis Volapukon.

    • @Evildea
      @Evildea  8 лет назад +5

      Nia unua viktimo :P

    • @alkantre
      @alkantre 8 лет назад +1

      Sed tamen, de tiu volapuka viktimo ni respekteme konservas la memoron.

    • @fabigen1
      @fabigen1 7 лет назад

      Volapukon mortigis la reformemo de ĝia kreinto. Vi vane serĉas ĉi tie la propekan kapron.

    • @joshuaswart8211
      @joshuaswart8211 7 лет назад

      MDR XD

    • @ellenorbjornsdottir1166
      @ellenorbjornsdottir1166 6 месяцев назад

      Ne pravas. Ja ekzistas volapukistoj. Mi ne estas volapukisto, certe, sed...

  • @AlotOfSunInHeaven
    @AlotOfSunInHeaven 9 лет назад +1

    Ho, mi tute ne volus, ke tio okazu

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +AlotOfSunInHeaven Konsentite

  • @fabigen1
    @fabigen1 7 лет назад +1

    Ni esperantistoj foje troigas diri ke la angla mortigos la aliajn lingvojn kaj jen la reago de Evildea. Antaŭ ĉio ne temas pri mortigo sed pri sinmortigo. Malgrandaj lingvoj malaperas ĉar iliaj parolantoj ne plu ŝatas la propran lingvon, sekve ne plu uzas ĝin. Tio foje povas okazi precipe se la persono estas izolita de la propra lingvokomunumo. Kiel mi jam skribis, mi apartenas al la lingva malplimulto hungara de la Transilvanio. En kazo de mia frato kiu vivas norde de Romanio, preskaŭ izolite, la danĝero ekzistas sed ne por li sed por lia filo. Fakte, lia filo parolas la hungaran sed kun iom da fremda akĉento. Se lia edzino ne estus hungara, kiel tio okazis al mi kiu vivas en Italio kun itala edzino, la dangero estus reala. Fakte miaj gefiloj preskaŭ tute ne parolas la hungaran. Sed la itala lingvo tute ne kulpas en tio. Same okazis al mia plejaĝa frato kiu edziĝis kun rumanino kaj vivis en Mediaŝ. Ankaŭ en ĉi tiu kazo la lingvo de la ŝtato, la rumana lingvo tute ne kulpas. Liaj filoj neniam lernis la hungaran ĉar ili plejparte havis kontaktojn kun la propra patrino kaj la socio rumanlingva. Sed se ili vivus en urbo kie la plejmulto parolas la hungaran ( ekz. Tg. Mures), tio ne okazus. Kvankam, en ĉi tiu urbo la nombro de la rumanoj ege kreskis, tio ne povis multe influi sur la hungaraj familioj. Fakte la filoj de miaj aliaj 3 fratoj parolas perfekte la hungaran. Ŝajnas ke ĉikoncerne la lingvo-komunumo pli gravas ol la gepatroj mem. Laŭ mi nek la angla nek Esperanto danĝerigos iun lingvon. La supra hipotezo tro ŝvebas en la aero, eĉ se ni pensus al la venonto. Se certa komunumo ne plu ŝatas la propran lingvon, ties lingvon ne povas savi nek la angla nek Esperanto. La danĝero iom post iom forgesi la propran lingvon estas reala por izolitaj personoj kiel mi mem. Sed dank al la nova teknologio, eĉ mi ne estas tute izolita. Mi ĉiam serĉos ĉi tiujn kontaktojn, ĉar temas pri mia gepatra lingvo. En kazo de miaj gefiloj la patrina lingvo kaj la lingvo de la ĉirkaŭa socio estas multe pli grava. Do, kie mi devas serĉi la propekan kapron?…Post jarmiloj de malhela historio, homoj ankoraŭ bezonas propekan kapron eĉ en niaj tagoj. ;-)

  • @DerPauleglot2nd
    @DerPauleglot2nd 4 года назад

    Sed atendu ... ĉu facila lingvo kiel esperanto ne havas pli altan eblon mortigi aliajn lingvojn ol la angla aŭ aliaj "normalaj" lingvoj? Se vi povas lerni Esperanton multajn fojojn pli rapide, tio signifas ke homoj, kiuj ne havas sufiĉan tempon, monon etc. por lerni la anglan, povus lerni Esperanton. Post kiam homoj scios kiom facilajn lingvojn *ili povas esti*, ili eble malpli instigos lerni naturajn lingvojn. Plej multaj homoj preferas uzi kalkulilon ...

  • @Juvel13
    @Juvel13 4 года назад +1

    Vi nervosigas kiam vi parolas, pardonu min

  • @lxktn1989
    @lxktn1989 9 лет назад +1

    La ideo ke la Esperanto povus mortigi la aliajn lingvojn, la denaskajn lingvojn estas tre interesa, sed ni povas vidi en lokoj kiel Irlando ke malgrandaj lingvaj komunumoj povas savi eĉ lingvojn kiu preskaŭ mortis. Eĉ se Esperanto estas la ĉefa lingvo por paroli inter komunumoj, lingvajn komunumoj amas ilian lingvojn.

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +Alexander Keane Mi esperas, ke vi pravas amiko :D

  • @__________3623
    @__________3623 7 лет назад

    Mi esperas ke Evildea povu vidi ĉi tion. Mi legis ĝin nenie en ĉi tiu komentejo. Ĉu iu jam parolis pri la lingvoj en Barato (India)? Ili ĉiam parolas siajn proprajn lingvojn, sed ili ankaŭ parolas la hindian kiel landa lingvo.
    La lokaj lingvoj en Barato ne mortas, ili ankoraŭ estas uzata ĝenerale, sed ili ankaŭ parolas la hindian ĉar ili lernas ĝin lerneje.
    Se tio okazus kun Esperanto, mi ne kredas ke la lokaj lingvoj mortus. Mi kreskiĝis parolante la hispanan en lando kiu ne parolas la hispanan, sed mi ankoraŭ parolis ĝin kun la geamikoj de miaj gepatroj kaj ties infanoj. Mi nur diras ke mi vere ne kredas ke tio okazus en tia kazo. Ĝi estas nur mia opinio, mi esperas ke vi povu legi ĝin.

  • @pedrotiago5861
    @pedrotiago5861 4 года назад

    Tion jam faras la angla.

  • @somewony
    @somewony 9 лет назад +1

    Mi pensas ke vi nur vidas unu flankon de la problemo. La verŝajneco ke ulo ŝanĝas la lingvon kiun ŝli instruas al ŝliaj infanoj dependas de du fortoj. Vi jam rekonis la forton kiu puŝas uloj al la plej utila lingvo, sed ekzistas alia forto kiu puŝas ilin al la lingvo de ilia lando, ni nomu ĝin "grupetoso".
    Ĉiu grupo da homoj havas propran grupidentecon, aro da aĵojn kiuj apartenas al tiu grupo. Ekzemple, via familio verŝajne havas proprajn frazojn, ŝercojn, rakontojn kiuj nur vi komprenas. En mia familio, ekzemple, ĝi estas frazojn kiujn mia aviĉo uzas ofte: "Grütsiturken" (malforta sakraĵo), "Die genossen werden sich schon was dabei gedacht haben." (diraĵo el la GDR - ĝi estas preskaŭ netradukebla sed signifas laŭvorte "La kamaradoj verŝajne pensis ke ili sciis kion fari kiam ili faris ĉi-tiun."). Ni ankaŭ havas kutimon uzi slavaĵon anstataŭ ĉjo kaj njo: La nomo de mia kuzo estas "Anton", do anstataŭ la kutima "Antonchen" (Antonĉjo) ni lin nomas "Antonov", okaze "Antonovski". Por kulturoj parto de ĉi-tiu grupidenteco estas lingvo, aŭ almenaŭ dialekto.
    Do kial tio gravas? Uloj volas esti membro de grupo. Ni ne ŝatas soli. Ĉu vi konas tiun sperton esti ĉe festo de amiko kun aliaj de ŝliaj amikoj kaj vi tute ne komprenas iliajn ŝercojn? Homoj ne ŝatas tion. Paroli nur la "utilan" lingvon estas la sama kiel ne kompreni la ŝercojn. Do ulojn ofte parolas la lingvon de la grupo al kiu ili volas aparteni. Ekzemploj: Mia fratino kaj mi ambaŭ estas germanlinvanoj sed vivis dum preskaŭ nia tuta vivo en la flandra/nederlandaparolanta parto de Belgio (kaj do parolas ankaŭ flue la nederlandan). Mia fratino estas tia homo kiu tute ne volas esti malsama je la grupo, do ŝi parolas nur la nederlandan, eĉ kun nia patrino, kiu estas germanlingvano kaj nur parolas la nederlandan kiel dua lingvo. Alia ekzemplo: Pro la fakto ke mia patrino estas germanlingvano, mia nederlanda estis sendialekta. En mia lernejo la aliaj lernantoj parolis la tiean dialekton, sed mi ne ŝatis la aliajn lernantojn kaj do konservis mian sendialektan nederlandan. Tamen nun mi estas ĉe la universitato kaj nun ja ŝatas la aliajn studentojn. Do nun (senintence) mi parolas la dialekto kiun oni parolas ĉirkaŭ mia universitato.
    Pli granda ekzemple estas Hispanio. Ĉiuj parolantoj de la katalana kaj de la baska ankaŭ parolas la hispanan, sed ili adas paroli ilian propran lingvon (kaj batalin por la rajto je tion fari) ĉar ili volas konservi ilian grupidentecon.

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +somewony Jes, vi tute pravas tiurespekte; multe da homoj uzas lingvon kiel identecon sed ĉu vi kredas, ke estontecen tio sufiĉos por konservi ĉiujn lingvojn kontraŭ la leviĝo de unuiĝa lingvo?

    • @somewony
      @somewony 9 лет назад +1

      Evildea
      Dumdaŭre ke registraroj kaj aliaj organizoj plifortigas tiun identeco-forton, jes. Vivas kune pluraj lingvoj en hispanio kaj svislando, ĉu ne? Ĝi ja eblas. Ni nur devas ĝin voli. La problemo estas nur ke ofte uloj pensas pri lingvoj kiel negrava.

  • @arnaud7897
    @arnaud7897 7 лет назад

    Ju pli la internacia komunikado gravos, des pli lingvoj homogeniĝos. Ĉu la angla, ĉu esperanto, ĉu alia, ...

  • @thedarkenigma3834
    @thedarkenigma3834 Год назад

    La angla kaj aliaj lingvoj disvastigitaj per koloniismo jam detruis indiĝenajn lingvojn, kaj multaj homoj diras, ke la angla kiel mondlingvo ankoraŭ minacas aliajn lingvojn en landoj kaj komunumoj kiuj la angla ne estas denaska lingvo.

  • @jxaneto7299
    @jxaneto7299 7 лет назад

    min ne pensas, ke tio okazus. ĉar homoj ŝatas iliaj kulturo kaj lingvo. sen diverteco la homoj enuos.

  • @KalipoWars
    @KalipoWars 9 лет назад +5

    Tio eble logikas de ekonimia vidpunkto, sed ne de kultura vidpunkto, ĉar la komunuma kulturo kaj sia lingva fiereco ankoraux estus grava.
    Ekzemple, se mi, hispanparolanto, edziĝus kun francparolanta virino loĝante en Germanio, mi ŝatus, ke niaj geinfanoj lernus la hispanan, francan, germanan kaj Esperanton, ne nur Esperanton, ĉar mi ne volas, ke mia radiko malaperu.

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +Javier Guerras Sabio Mi komprenas vian deziron, sed ekzemple, mia panjo provis instrui la germanan al mi kiam mi estis infano (Mi loĝas en Aŭstralio) sed kiel infano mi rifuzis lerni ĝin (Mi ne scias kial). Mi supozas, ke tio ofte okazas al infanoj. Ili simple ne vidas tuj kialon por lerni la lingvon kaj simple rifuzas uzi ĝin. Tamen, mia rakonto estas nur filozofiado de ebla estonteco. Kompreneble, mi ne scias ĝin.

    • @mr.aldave8308
      @mr.aldave8308 7 лет назад +1

      Bedauxrinde ne cxiuj pensas tiel, ekzemple miaj geavoj parolas la kecxuan(oficiala lingvo de Peruo sed ne la cxefa Kiel la hispana) denaske kaj ili lernis la hispanan cxar sia medio havas la hispanan Kiel cxefa lingvo, male Mia patrino kaj miaj geonkloj havas la hispanan Kiel denaska lingvo kaj cxar siaj gepatroj parolis la kecxuan kelkfoje, ili nun povas kompreni gxin, kvankam ne Kiel denaskuloj. nu mi kaj miaj gefratoj preskaux neniam havis proksiman kontakton kun la kecxua ,do neniu parolas gxin, kaj cxar nia medio havas Kiel cxefa lingvo la hispanan ni nur parolas gxin.

  • @Dalmose
    @Dalmose 9 лет назад +1

    Mi pensas ke ni havos la naciajn lingvojn tiel longe kiel ni bezonos ilin kaj post tio ili simple malaperos kiel ĉio alia kion ni ne plu bezonas. Tiel iras la vivo. Ekzemple ni ne plu havas vostojn, ĉar ni ne plu bezonas ilin, sed ĉu tio gravas al ni ;?) Same pri lingvoj, kiam ni ankoraŭ estas uzataj ili restas ĉe ni se kiam ni ne plu uzos ilin pro neneceso ili malaperos nature kaj neniuj ilin sopiros :O)
    Mia revo estas iam povi telepatii sen uzo de sonlingvo, sed simple komuniki per la pensoj kaj eĉ distance. Se ni ĉiuj iam lernus telepatii pli efike ol ni nun parolas, tiam tutcerte malapertus ĉiuj sonlingvoj inklusive Esperanto ;O)

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад

      +Jonas Dalmose Sed mi pensas per lingvoj, do ni ankoraŭ bezonus ian lingvon por sendi niajn pensojn ĉu ne? Samkiel komputiloj uzas programajn lingvojn.

    • @ronaldonmg
      @ronaldonmg 6 лет назад

      Ni NE "pensas per lingvo", ni nur ESPRIMAS pensojn per lingvo. Tute eblas pensi aferojn por kiuj oni ne (jam) havas vortojn. Se ne estus tiel, nenio iam ajn estus inventata.

  • @pablobusto1155
    @pablobusto1155 8 лет назад +1

    he he he. antaŭ multe da tempo mi skribi pri la samon:
    laherezulo.blogspot.com.es/2007/09/la-vojo-al-la-infero-estas-plena-je.html?m=1

    • @Evildea
      @Evildea  8 лет назад

      +ombre ombresaco Mi supozas, ke ni beluloj pensas same :P

    • @pablobusto1155
      @pablobusto1155 8 лет назад +1

      Evildea
      xDDDD. Vi ne estas tiom bela kiel mi. ;)

    • @Evildea
      @Evildea  8 лет назад

      ombre ombresaco
      Haha! Kaj mi kredas nin amikoj!

  • @aktivulo
    @aktivulo 9 лет назад +6

    Jes, tio hipotezo tute logikas.
    Kìam (aux se iam) Esperanto venkas, ni tuj devas batali kontraux gxia trouzado.
    Mmm... iom skizofrenia.

    • @Evildea
      @Evildea  9 лет назад +1

      +aktivulo Haha, tiutempe Esperantistoj jam delonge alkutimiĝintus al batalado :P

  • @南山典生
    @南山典生 6 месяцев назад

    Mi scias ke estas nemalmulte da homoj,kiuj timas ke Esperanto estonte nuligos aliajn lingvojn.Sed miaopinie tio ne okazos.Mi klarigu.En Esperantujo trovigxas nemamulte da esperantistoj.kiuj ege sxatas ankaux aliajn lingvojn.Ili gxuas lerni lingvojn en gxeneralo.Tiaj homoj nomigxas lingvemuloj aux nerduloj de lingvoj.Verdire ankaux mi.