Pluvo kaj suno | ESPERANTO SENLIME S1Ĉ08
HTML-код
- Опубликовано: 8 сен 2024
- La pluvo falas en Vajskirĥen’ kiam alia vojaĝtago vicas. Kelkaj teamoj petveturos, sed kio okazos al ŝtrumpeto de Ĵordi? En ĉi tiu video vi trovos neatenditajn aventurojn de la sorĉa sorto, hazardan Esperantiston en trajno kaj eĉ varbadon pri Esperanto en biblioteko. Ek, spektu kiel amikeco ĉiam venkas kaj klaran ekzemplon de tio kion Esperanto aldonas al la vivo de junuloj. Sed plej grave, kiu estas tiu Attiljo?
------------------------------
🗺️ Esperanto senlime jam estas ĉi tie! En ĝi vi malkovros la aventurojn de 17 junuloj kiuj konkuras alfrontante defiojn por gajni poentojn. Ili konkuras kun aliaj teamoj trans 4 malsamaj eŭropaj landoj, de Roterdamo al Barcelono, dum 3 organizantoj zorgas ke neniu perdiĝas. Ili ĉiuj ricevas la subtenon de pluraj lokaj Esperantistoj. Sekvu nin por ne maltrafi la sekvan videon (disponebla venontan sabaton!) kaj aliĝu al TEJO por rajti kaj tiel influi la rezulton!
⚠️ ATENTU: En ĉi tiu serio vi aŭdos realan Esperanton. Tio signifas ke estas multe da eraroj en la parolado. Pro tio, ni malrekomendas uzi ĉi tiun videon kiel lingvan instruadmaterialon, sed uzu ĝin kiel amuzilon!
📲 Se vi volas scii pli, komenti la serion kaj esti ĝisdatigita de la lastaj novaĵoj, aliĝu la grupon de Esperanto senlime en Telegramo: t.me/+XlqrSEFY...
💬 Ĉu vi volas ke la subtitoloj aperu ankaŭ en via lingvo aŭ emas helpi plibonigi la subtekstojn de venontaj ĉapitroj? Vi povas! Skribu al info@tejo.org por helpi krei subtitolojn.
🇪🇺 Esperanto senlime estis realigita ene de projekto financita de la Eŭropa Unio. Vidoj kaj opinioj esprimitaj estas nur de la aŭtoroj kaj ne nepre reflektas tiujn de la Eŭropa Unio aŭ la Eŭropa Eduka kaj Kultura Plenuma Agentejo (EACEA). Nek Eŭropa Unio nek EACEA povas esti konsideritaj respondecaj pri ili.
------------------------------
Sekvu nin!
★ Facebook: / tejoesperanto
★ X: / tejoesperanto
★ Instagram: / tejoesperanto
★ TikTok: / tejoesperanto
★ Retejo de TEJO: www.tejo.org
Iĝu parto de nia tutmonda komunumo kaj subtenu la junularan Esperanto-movadon! Membriĝu en TEJO: www.tejo.org/m...
bonvolu aldoni esperantajn kaj katalunajn subtekstojn
Sur la vojo. 👣Bela pluvetema vojagx-filmon. Gxin sekvu pluraj similaj!
Ĉu la fakto ke oni povas tiom hazarde renkonti Esperantiston ne pensigas vin kiom multe da Esperantistoj estas en la mondo? Mi havas la impreson ke estas multege da homoj kiuj iam lernis Esperanton kaj poste simple forgesis pri ĝi kaj daŭrigis siajn vivojn.
La vandalumo de biblioteko ĝojigis min :D
Ankaŭ ege plaĉis al mi la eta rakonto pri la knabo kaj knabino el Belgio, kiuj konatiĝis per Esperanto. Ege interese kaj evidente Esperanto vere kunigas homojn.
Kaj dankon por ke oni montris Benedikton :D
Nedankinde. Tre grava kakto Benedikto estas!
Bonega enhavo
Bonega partopreno!
Estas sufiĉe bedaŭrinda, ke (preskaŭ) neniu stiristo komprenas Esperanton.
Ju pli da homoj lernas Esperanton, des pli verŝajne estas renkonti homon kiu stiras kaj scipovas Esperanton. Vicas instrui la lingvon!
10:00 "Altmetall sammeln" ja estas ege utila frazo. Mi uzas ĝin ĉiutage.😂
Esperantistoj estas sufiĉe diversaj, ni imagas.
Interesa ĉapitro kaj mojosas ĉar permesas vidi kiel estas vojaĝo realvive
Estus bone se ĉiu vojaĝo estus tiom amuza!
Adamo bone ludas la rolon de amuza fiulo kiu farigas ĉion pli amuza per etaj trompoj kaj trukoj.
Mi tre gxuis Esperanton Senlime. Bravo. Mi esperas ke iam oni kreos programon kiel Granda Fraton en E-o eble kun gejunuloj kaj veteranoj :-)
Dankon. Ni ĝojas ke vi ĝin ŝatis
@@tejoesperanto Cxu eble vi aux la UEA intencas krei programon kiel eble "Granda Frato" aux la "Granda Vojagxo" sed kun ge-esperantistoj? Mi konas samideanon veteranan kiu ankaux interesigxus eble ankaux finance. Sed la gepartoprenantoj devas cxiam uzi la AKUZATIVON 🙂
kiom bela la ekskurso pri la amikeco de Katoo kaj Attiljo
Nedankinde. Tiu parto estas ege kortuŝa 🫶
Dankon
Nedankinde
Fik al karlos
Esperanto, lingvo da amo ;)
Mi jam sopiris vidi ilin ĉiuj, bonega ĉapitro
Ĉu vi eble kontrolis la prognozon?